El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Intervjuo al Michael Boris Mandirola

| 2014-01-03
Bookmark and Share

 

    En la 21-a de decembro 2013 post la inaŭguro de la 32-a KS, El Popola Ĉinio faris intervjuon al sinjoro Michael Boris Mandirola, vicprezidanto de TEJO. Jen la intervjuo:

 

    El Popola Ĉinio: Ĉu vi unuafoje vizitas Ĉinion?

 

    Michael Boris Mandirola: Jes, tio estas mia unua fojo en Ĉinio, kaj mi estas ekĝuanta la malkovron de tiu ĉi lando kaj de la ĉinoj.

 

    El Popola Ĉinio: Kian impreson vi havas pri la ĉina E-movado? Kiel vi sentas pri la evoluo de nia lingvo en Ĉinio? Kiaj progresigoj estu postulataj?

 

    Michael Boris Mandirola: Mi devas diri, ke ĝenerale la Esperanta movado en Ĉinio estas multe pli strukturita kaj oficiala ol en aliaj landoj. Por mi estas imprese scii ke ĉi tie estas gazeto aŭ radio en kiu laboras dekoj da homoj, ĝi estas multe pli subtenata kaj strukturita movado ol ie ajn en la mondo.

 

    Mi ĝojas vidi, ke estas ege spertaj esperantistoj kiuj de multe da tempo faras tre kvalitajn laborojn. Sed ankaŭ aperi multe da novuloj. Mi kredas, ke por ili estas grave havi iujn instigojn por daŭrigi la lernadon. Kaj mi kredas, ke tion, kion ni bezonas de la ĉina Esperanto-movado, estas: iom plua integriĝa movado internacie kaj sufiĉa kontakto inter la Ĉina Esperanto-Ligo kaj lokaj sekcioj kun la tegmentaj organizoj (kiel TEJO).

 

    El Popola Ĉinio: Kiel vi opinias pri la rolo de la junularo en la disvastigo de Esperanto? Kian rolon povas ludi precipe tiuj orientaziaj gejunuloj kiuj kreskas ne en eŭrop-lingva medio?

 

    Michael Boris Mandirola: Mi kredas, ke junularo estas la estonteco. Esence, esperantigi junulojn estas multe pli longtempa investo, kaj junuloj ofte ŝatas esti kun aliaj gejunuloj. Do estas bone ke ili vidu aliajn junulojn por ke ili havu kromajn motivojn por Esperantiĝi kaj ke ili faru alispecan agadon ol tiun nun ni faras ĝenerale en pli internacia medio. Kaj estas aparte bone ke estas aziaj gejunuloj, ĉar Azio estas tre juna kontinento laŭ la averaĝa aĝo kompare…ekzemple kun Eŭropo... Kaj ankaŭ tio pruvas la tutmondecon de Esperanto kiu naskiĝis en Eŭropo sed naskiĝis kun la ideo "esti tutmonda lingvo". Kaj nun ni loĝas en tutmondiĝinta mondo, ekzistas la bezono de internacia komunikado kaj ni eŭropanoj bezonas bone komuniki kun azilandanoj.

 

    El Popola Ĉinio: Kiel vi opinias pri tio, ke almenaŭ de pli ol dek jaroj ĉinoj tre atentas la lernadon de la angla lingvo? Ĉu tio ĝenas la disvastiĝon de Esperanto en Ĉinio?

 

    Michael Boris Mandirola: Nuntempe la angla lingvo estas la lingvo plej vaste uzata en la internacia komunikado. Estas sufiĉe nature ke oni dediĉas atenton al la lernado de ĝi. Pri la individua aliro oni povus substreki la utilan valoron de Esperanto, ke ĝi helpas lerni aliajn lingvojn. Do tio estas afero kiu estas argumentinda por ke ni komprenu: lerni Esperanton ne estas io kontraŭ la lernado de la angla lingvo.

 

    Aliflanke, se ni rigardas la fenomenon pli vastskale: Ni estas laborantoj por antaŭenpuŝi Esperanton kaj ni konsciu tion, ke se Esperanto havus vastan disvastiĝon kaj ĝi iĝus la internacia lingvo, tio estus ege avantaĝa ankaŭ por ĉinoj. Fakte mi scias, ke lernado de la angla lingvo povas esti foje ege malfacila strebo. Havi iun lingvon kiu eble ne estas tute facila -- ĉar neniu lingvo estas facila, sed kiu relative estas multe pli facila kiel Esperanto -- povus esti iu granda avantaĝo ankaŭ por ĉinoj ĝenerale. Tiel mi kredas ke Esperanto estas kolektive kaj vastskale antaŭenpuŝinda aparte en aziaj landoj.

 

    El Popola Ĉinio: Ĉu aziaj gejunuloj kaj azianoj posedas Esperanton kun siaj trajtoj?

 

    Michael Boris Mandirola: Azio estas grandega kontinento kaj en ĝi estas lingvoj kiuj venas de ĉiuj ĉefaj lingvofamilioj. Mi devas diri, ke ne estas iu karakteriza azia trajto, sed estas multege da malsamaj apartaĵoj en la diversaj partoj de Azio, kaj ĉiuj el ili havas sian specialan parolmanieron kaj sian akĉenton tre diversaj kaj tre multaj.

 

    El Popola Ĉinio: KS estas la komuna seminario okazanta en Azio. Ĉu do ĝi estas malsama ol tiu en Eŭropo? En kiuj flankoj ili malsamas?

 

    Michael Boris Mandirola: En Eŭropo estas pluraj landaj organizoj, kiuj okazigas siajn junularajn eventojn en kiuj partoprenas eksterlandanoj. Sed ĝis antaŭ kelkaj jaroj ne estis tia koncepto de konstanta evento organizata laŭvice de diversaj organizoj, nur ekde 2009 estas junulara E-semajno kiu ankaŭ okazas fine de decembro kaj estas laŭvice organizata de germanoj kaj poloj.

 

    Mi devas diri, ke iuflanke oni havas iom pli longan noktan programon, eble pro la fakto, ke en Eŭropo estas multe pli facila kaj malmultekosta vojaĝo, tie estas pli internacia partoprenantaro; kaj aliflanke ĝi ne sukcesas havi la saman formalan solenecon, kiun mi trovis ĉi-matene dum la Komuna Seminario. Kaj ankaŭ la forta subteno kaj zorgado pri la disvastigo de kio okazas (estas same ne atendita de mi), ekzemple tiaj raportoj kiujn vi faras por ilin disvastigi radie aŭ gazete... Do ni diru, ke estas malsamaj aferoj, la azia KS havas siajn apartajn fierindajn bonaĵojn.

 

    El Popola Ĉinio: Nun jam estas la elektronika epoko, en Ĉinio aperas tia fenomeno ke multaj junuloj (eĉ junulinoj) malofte eksteriĝas el sia ĉambro, kaj la oportunigaj komunikiloj (poŝtelefono, reto kaj aliaj) povas plenplene subteni la komunikadan bezonon de junaj esperantistoj. Kian signifon KS (aŭ aliaj renkontiĝoj) havas por la junularo en la menciita situacio?

 

    Michael Boris Mandirola: Interreto estas kompreneble revolucio, kiel Esperanto detruas lingvajn barojn, interreto detruas la kilometrajn distancajn barojn kaj permesadas homojn kontaktiĝi kun aliaj en la tuta mondo. Aliflanke, eĉ se ĝi estas bonega ilo kaj riĉega medio ĝi ne povas tute anstataŭi la veran vivon. Kaj en tia evento kiel KS, kiam vi vere renkontas alian homon, vi povas, kun tiu homo, ne nur tajpi sed ankaŭ vere kunmeti tiun proksimon, voĉon kaj korpon... vi vere estos sendistanca, vi vere povas krei pli fortajn rilatojn kaj pli multe motiviĝi por uzi Esperanton. Kaj aliflanke, interrete vi certe ne povas konatiĝi kun lokaj kulturaj formoj kaj la bonegaj manĝaĵoj, kiujn oni povas gustumi en Ĉinio... Tio estas klara kion nur pervive vi povas fari kaj kion Esperanto-eventoj povas doni en tre bela kaj internacia maniero.

 

    El Popola Ĉinio: Nun la nova jaro proksimiĝas. Ĉu TEJO havas iajn planojn en 2014 por la junularoj de diversaj landoj?

 

    Michael Boris Mandirola: TEJO havas laborplanon kaj ekde tiu ĉi jaro ĝi estas publikigita en interreto. Ne nur vi povas simple legi iun tekston, ni daŭre tiel metas informojn kiam ni faras ion ke ĉio estas evoluanta por ke ĉiuj homoj ekinteresiĝu pri kion faras TEJO kaj povu sekvi dinamike kion ni faras.

 

    Mi estas estrarano pri landa agado, mi povas diri, kion ni havas en la kapo ĝuste pri tiaj landsekciaj aferoj: ni volas krei kategori-sistemon pri tio, kiuj organizoj bezonas helpon kaj kiujn aferojn ni povas solvi. Kaj ni strebas ankaŭ kunmeti homojn kun similaj postenoj, ekzemple kunmeti ĉiujn kasistojn por ke oni povu interŝanĝi opiniojn rekte kaj helpi unu la alian. Kaj ni volas disvastigi informilon kiu nun estas tradukata en plurajn lingvojn, ĉar en kelkaj landoj ni havas tre bonajn Esperanto-informilojn sed en kelkaj aliaj ne, ĉar tie ne troviĝas homoj kun tre bonaj vortum-kapabloj, do ni kreis la informilon nun tradukatan en plurajn lingvojn kaj baldaŭ ĝi estos disvastigita.

 

    Estas pluraj ideoj irantaj en nia vivanta laborplano, vi povas trovi plurajn niajn kulturajn interŝanĝojn kiujn ni planas inter diversaj junularaj lokaj grupoj kaj ĝemeliĝoj por retkultura interŝanĝo…

 

    El Popola Ĉinio: Ĉu vi legis artikolojn de nia retejo? Kion vi volas diri al niaj legantoj?

 

    Michael Boris Mandirola: Fakte, malgraŭ ke mi havas malmulte da tempo mi sukcesis legi kelkajn artikolojn de El Popola Ĉinio. Mi volas diri, ke ili estas vere interesaj ĉefe por mi (mi neniam estis en Ĉinio), mi havis ŝancon konatiĝi kun kelkaj apartaj aspektoj aŭ trajtoj de Ĉinio. Ekzemple, antaŭ kelkaj semajnoj mi legis la artikolon pri la "islama Pekino", por mi estas ia ponto al la ĉina kulturo kaj mi instigas tiujn legantojn, kiuj volas scii kaj kompreni pri Ĉinio pli multe legi El Popola Ĉinio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments