El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Partopreninte la 32-an Komunan Seminarion de Aziaj Junularoj

| 2014-01-06
Bookmark and Share

de Matsuko

 

    Noto de la redakcio:

 

    Tiu ĉi artikolo originale aperis sur la japanlingva blogo de La Popola Reto (ĉine: Renmin Wang), verkita de japana raportistino, kiu raporto-cele ĉeestis en la Arta Vespero de la 32-a Komuna Seminario, la 21-an de decembro. La originala blogo estas ĉe: http://blog.j.people.com.cn/.

 

    Kion vi imagas aŭdante la nomon Esperanto?

 

    Mi memoras, ke mi imagis iun antikvan lingvon kiel la latinan, kiam mi por la unua fojo aŭdis la nomon Esperanto. Ĉi-foje mi prove demandis japanojn ĉirkaŭ mi, kaj ili elmetis diversajn ideojn: lingvo ie en orienta Eŭropo, tiu uzata de romaoj (ciganoj), aŭ idiomo parolata meze de norda kaj suda Amerikoj. Kaj ĉiuj redemandis min: "Ĉu finfine temas pri vere ekzistanta lingvo?"

 

    Esperanto estas artefarita lingvo publikigita en 1887 fare de Zamenhof, juda okulisto kiu vivis en siatempa Rusa Imperio kaj laŭ la nuna geografia divido Pollando. Tiam en lia hejmloko ekzistis pluraj lingvo-komunumoj, kaj ne ĉesis bataloj inter ili. Zamenhof pensis, ke pri la malamo kaj antaŭjuĝoj inter la komunumoj ĉefe respondecas la lingvaj problemoj kaj por ilin solvi necesas nova lingvo, kiu ne dependu de la ekzistantaj etnaj grupoj kaj iliaj lingvoj. Komence li opiniis, ke revivigi la latinan estus la rapida vojo por havigi al la homaro pacigan lingvon, sed la latina montriĝis tro malfacila por ellerni. Pro tio li ekhavis la ideon krei tute novan lingvon. Inspirite de la angla li opiniis, ke tiu nova lingvo havu gramatikon multe pli simplan ol tiu de la latina. Tiel estiĝis Esperanto, internacia komuna lingvo, kies nomo signifas: "Tiu, kiu esperas". La lingvon vivigas la strebado kunligi diverslingvulojn kaj krei egalecajn kaj pacajn interhomajn rilatojn.

 

    En la ĉina lingvo Esperanto estas nomata Shijieyu, nome, "monda lingvo". Tiun nomon (japane Sekaigo) elpensis la japana verkisto Futabatei Shimei, kiu verkis la unuan lernolibron de Esperanto en la japana. La nomo poste estis importita en Ĉinion kaj enradikiĝis tie. En Ĉinio nun funkcias la Esperantlingva retejo de El Popola Ĉinio sub la Ĉina Internacia Eldona Grupo, kaj la ŝtata Ĉina Radio Internacia disaŭdigas en la lingvo unu horon ĉiutage. Nuntempe estas rara en la mondo tiom intensa utiligo de Esperanto fare de iu registaro. Kial Ĉinio tiom multe uzas Esperanton por siaj celoj? Oni respondis al mi, ke tio profunde rilatas al la moderna historio de la lando.

 

    Kial ŝtataj aparatoj de Ĉinio uzas Esperanton por informado?

 

    La 32-a Komuna Seminario inter Orient-aziaj Junularoj okazis de la 20-a ĝis la 22-a de decembro ĉe la sidejo de la Ĉina Internacia Eldona Grupo. Temis pri aranĝo, kiun partoprenis gejunuloj el ok landoj (Ĉinio, Japanio, Koreio, Vjetnamio, Mongolio, Nepalo, Italio kaj Britio) kaj dum kiu ili kune diskutis kaj amuziĝis per Esperanto. Por la parolantoj de tiu ĉi "senteritoria" lingvo gravan signifon havas renkontiĝoj kiel la ĉi-foja. Inter diversaj programeroj de la tri-taga seminario mi partoprenis en la Arta Vespero de la 2-a tago. Preskaŭ 60 personoj kunsidis en halo kaj i.a. prezentis kantojn kaj dancojn, distriĝis per Esperantaj ludoj kaj deklamis pecon de La Eta Princo en diversaj lingvoj.

 


Ludo: "Al kiu besto-jaro vi apartenas?" 

 

    Surloke mi demandis s-ron Shi Guang, prezidanto de la Ĉina Junulara Esperantista Asocio pri la jam prezentita demando: "Kial Ĉinio tiom intense utiligas Esperanton por informado?" Lia respondo estis jena: "Pli precize oni diru, ke la ĉina registaro mem ne iniciatis la utiligon de Esperanto, sed ricevis helpon de ne-registara organizaĵo por ekstera informado. En Ĉinio Esperanto estis lingvo de avangardaj ideoj, enkondukita al la lando el Japanio, Rusio kaj Eŭropo komence de la 20-a jarcento. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio dum la 1950-aj jaroj estis malfacile disvastigi ĝustajn informojn pri la lando kaj oni multe miskomprenis pri ĝi eksterlande. Por ŝtopi la breĉon kaj fari ĝustan informadon oni utiligis ne-registarajn agadojn de Esperanto."

 

    Pri tio komentis ankaŭ s-ro USUI Hiroyuki, kiu laboras ĉe la Esperanto-sekcio de El Popola Ĉinio kiel la sola japano kaj kunlaboris por la ĉi-foja seminario: "Ideologie Esperanto estas neŭtrala, sed ĝi havas subtilan nuancon de anarkiismo pro ĝia baza ideo kunligi senpere ĉiujn homojn de la mondo. Pro tio la lingvo estis persekutita ekzemple en Sovetio sub Stalin. Sed en Ĉinio Mao Zedong mem skribis okaze de ekspozicio pri Esperanto en Yan'an en decembro 1939: "Mi ankoraŭ diras la samon: Se oni prenas Esperanton kiel formon por porti veran internaciismon kaj veran revoluciismon, do Esperanto estas lerninda kaj lernenda". Liaj vortoj multe helpis la aferon por Esperanto en Ĉinio, kaj ebligas ĝis hodiaŭ la integriĝon de ĝia movado en ŝtataj aparatoj."

 

    Unika mondo, kiun Esperanto disvolvas kaj prezentas al ni

 

    En la ĉi-foja seminario partoprenis preskaŭ dek personoj el Japanio. Mi demandis ilin pri la motivoj lerni Esperanton. Iuj repondis, ke ili antipatiis la ideon pri la angla kiel "la" internacia lingvo aŭ ke ili estis allogitaj de la idealismo de Esperanto. Preskaŭ ĉiuj diris, ke post la eklernado ili estis pli kaj pli fascinitaj de la originalaj allogaĵoj de Esperanto kaj ĝia mondo multfaceta.

 


Gejunuloj dancas en ĝojo kaj gajo 

 

"Ni apartenas al la jaro de koko." 

 

    Pri la allogoj de Esperanto s-ro ŜIRAKAŬA Juma, postdiploma sutdento pri biologio en la Kiota Universitato, diris jene: "Ni povas kontakti homojn kiujn ni ne povus ekkoni se nin ne kunligus Esperanto. La lingvo ja havas tre apartan mondon. Malsame ol la angla, Esperanto estas dua lingvo por ĉiuj, kaj pro tio ni povas komunikiĝi reciproke zorgante pri komunika partnero. En interreto ekzistas diversaj forumoj kie renkontiĝas esperantistoj, kaj oni povas utiligi tiujn ejojn por pliaj kontaktoj. Esperanto havas malavantaĝon, ke ĝiaj parolantoj ne koncentriĝas al iu specifa teritorio, sed tiu ĉi malavantaĝo samtempe estas avantaĝo, ke en diversaj partoj de la mondo dissemiĝas ĝiaj uzantoj".

 

    Japana partoprenantino en siaj 20-aj jaroj komentis: "Esperanto estas multe pli facila ol la angla. Vi certe multe impresiĝos pri la reguleco de Esperanto, se vi iam malsukcesis ellerni la anglan." Efektive estis alia ĉeestanto el Japanio, kiu lernis la lingvon nur du monatojn, kaj li diris, ke per la lingvo li povis pli multe komunikiĝi ol anticipe atendite. Verŝajne unu el la lingvaj fascinaĵoj de Esperanto estas, ke oni povas krei multe da vortoj per prefiksoj kaj sufiksoj ebligante komunikadon nur post mallonga lernado.

 


USUI Hiroyuki 

 

    La jam menciita s-ro Usui diris, ke li mem multe interesiĝis pri la "artefarita lingvo", kiam li aŭdis pri ĝia ekzisto kiel lernanto en elementa lernejo. Poste kiel mezlernejano li komencis memlerni la lingvon kaj daŭre restas esperantisto ĝis hodiaŭ. Post la nuklea katastrofo en Fukushima li rezignis sian stabilan laboron en la urba registaro de Suginami, Tokio, kaj decidis labori kiel profesia esperantisto en Ĉinio. Nun li ankaŭ okupiĝas pri la disvastigo de Esperanto instruante ĝin senpage en universitato semajnfine.

 

    Al miaj oreloj, parenteze, la unuafoje aŭdita Eserpanto sonis kiel la itala aŭ alia latinida lingvo. Sed ĉina kolegino, kun kiu mi vizitis la renkontiĝon, diris, ke la lingvo laŭ ŝia sento similas al la taja aŭ similaj lingvoj parolataj en sudorienta Azio. Laŭ la gepatra lingvo de la parolanto Esperanto certe donas diversajn impresojn al niaj oreloj, sed ŝajne tio ne donas grandajn problemojn por interkompreniĝo. Oni kutime ne lernas Esperanton por komercaj celoj. Multaj homoj lernas ĝin pro intereso pri la lingvo mem, aŭ kun la celo komunikiĝi kun diversaj homoj de la mondo. Eble tio faras la impreson, ke esperantistoj estas homoj karaktere mildaj. Certe la unuaj paŝoj devas esti pli facilaj kompare kun la angla lingvo, kies flueco estas mezurata per la normo de la denaskaj parolantoj. Eĉ mi mem sentis iom da impulso eklerni Esperanton, propraokule vidante homojn gaje kaj ĝoje interparoli en la lingvo. Plej kredeble en Esperantujo atendus min mondo speciala sed ankaŭ interesa.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments