Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

108 japanoj rakontas pri kialoj por plu restadi en Ĉinio (III)

| 2014-01-06
Bookmark and Share

de YUE FEIFEI

 

    "Mia laboro estas transporti pasaĝerojn, kaj ne fari diplomation"

 

    Sado Tomako estas japana fotistino. Ŝi vivis en Ĉinio ĉirkaŭ 10 jarojn. En septembro de 2012 la Ĝenerala Konsulejo de Japanio en Ŝanhajo anoncis, ke kelkaj japanoj estis batitaj en iu restoracio, dume japanaj amaskomunikiloj senĉese dissendis novaĵojn pri tio, ke en Ĉinio ade okazas kontraŭjapanaj manifestacioj kaj estas atakitaj vendejoj de japanaj produktaĵoj kaj aŭtoj produktitaj de Japanio. Tiu-tempe Sado Tomako lernis en korpofortiga kurso en Pekino. Post konsidero kaj rekonsidero ŝi decidis daŭre viziti la kurson. "Vidinte samkursanojn mi trovis, ke mia maltrankvilo estas nenecesa. Ili alpaŝis kaj demandis min pri mia stato. Kiam ni dancis mano-en-mane, la samkursanoj forte premis miajn manojn anstataŭ malpeze antaŭe."

 


Sado Tomako antaŭ fotoj fotitaj de si mem 

 

    Post la "ŝtatigo" de Diaoyu-insularo kelkaj japanoj ne povis veturi per taksio pro rifuzo de ŝoforoj. Estis feliĉe por Sado Tomako, ke ŝi neniam renkontis tiajn ŝoforojn, kiam ŝi prenis taksiojn en Pekino. Ŝi skribis en la libro: "Foje, kiam mi prenis taksion, antaŭ la enaŭtiĝo mi demandis la ŝoforon: 'mi estas japano, ĉu vi povas veturigi min?' la ŝoforo respondis: 'Kompreneble mi povas, mia laboro estas transporti pasaĝerojn, kaj ne fari diplomation'."

 

    "Bonvolu trankvile manĝi, ĉar vi estas gastoj"

 

    Post la granda tertremo okazinta en Japanio la 11-an de marto 2011, kelkaj japanoj vivantaj en Ĉinio komencis kolekti monhelpon en Ĉinio. Yamamoto Tatsuro estis unu el la iniciatintoj de la monkolektado. Li malfermis konton en la retejo Taobao por akcepti monhelpon. Multaj ĉinoj sendis monon al la konto. Iu ĉino eĉ telefonis al Tatsuro Yamamoto por demandi, ĉu li povos sendi monon pere de banko ĉar li ne havas konton ĉe la retejo Taobao. Poste li donacis 2000 juanojn. Yamamoto Tatsuro diris, ke ili kolektis entute 93 mil juanojn.

 

    Foje, Yamamoto Tatsuro kaj lia amiko vizitis iun okcident-stilan restoracion. Post elekto de manĝaĵoj la servisto demandis ilin, el kiu lando ili venis. Ili respondis, ke ili estas japanoj. Post kelkaj minutoj la mastro de la restoracio venis al ili kaj diris: "Bonvolu trankvile manĝi." Li ankaŭ aldonis, ke li jam rimarkigis siajn servistojn, ke vi estas gastoj de la restoracio.

 

    "Frateco de ĉinoj al mi, eksedziniĝinta patrino, restigis min en Ĉinio"

 


Sato (meze) en la televida programero "Se vi estas la celata" 

 

    La eksedziniĝinta patrino Sato laboras en Ĉinio. Ŝi estas konata kaj ŝatata de multaj ĉinoj pro sia malkaŝemo kaj sincereco elmontritaj en la por-geedziĝa televida programo "Se vi estas la celata". Pasintjare, kiam la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio rapide malboniĝis, estis provizore ĉesigita la dissendo de la programero farita en Ŝanhajo, en kiu partoprenis Sato. Kvankam la afero deprimis ŝin, ŝi ankoraŭ elektis daŭre resti en Ĉinio. En la libro ŝi tiel klarigis la kialon, ke la frateco de ŝanhajanoj al ŝi, eksedziniĝinta patrino, emociis ŝin.

 

    "Antaŭ 9 jaroj mi kaj mia filo venis al Ŝanhajo kaj komencis la vivon studi en Ĉinio. Tiam mi havis neniun konaton en Ĉinio. Ni loĝis en domo en universitato kaj en la supra etaĝo de nia loĝejo loĝas geedzoj, kiuj instruas en la universitato. Ĝenerale estas maltrankvilige por fremdlandanoj konfidi sian infanon al la prizorgo de nekonatoj. Tamen post mia konatiĝo kun la geedzoj ili ofte afable prizorgis mian filon. Eĉ post mia transloĝiĝo mi ankoraŭ konfidis foje mian filon al ili por prizorgo. Dank' al ilia helpo mi povis koncentri mian atenton sur la laboro," diris Sato.

 

    "Mi diligente laboras en Ĉinio"

 


Yano Koji ĉe maro 

 

    Kvankam la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio estas en malbona stato, Yano Koji ankoraŭ vidas esperon. En aprilo de 2013 la Chongqing-a Universitato de Poŝto kaj Komunikado invitis lin fari prelegon pri interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Japanio. "Chongqing estas urbo kun trista memoro pri Japanio kaj mi estis surprizita de tio, ke ĝuste universitato en tiu urbo invitis min prelegi en la malbona situacio de la interrilatoj de la du landoj," diris Yano Koji. Lia edzino estas chongqing-ano kaj li havas multajn amikoj en la urbo. Li diris: "Multaj amikoj diris al mi, ke ili lastatempe malofte vidas min en televido kaj multe maltrankviliĝas pri mia stato kaj pro tio ili volas propraokule vidi min."

 

    La prelego estis tre sukcesa. La halo kun 400 sidlokoj estis plenplena de aŭskultantoj kaj aliaj kelkcentoj da personoj aŭskultis starante ekster la halo. Li prelegis ĉine. Li opinias, ke simplaj kaj sinceraj interŝanĝoj inter homoj estas tre gravaj. "Se ĉiuj homoj estas kunligitaj kiel tubaro, la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio ne estos tiel malfortaj."

 

    Yano Koji diris, ke en lia penso ne estas diferenco inter amikoj ĉinaj kaj japanaj. Kiam li konatiĝas kun novaj amikoj, li notas ilian kontaktmanieron en sian poŝtelefonon. Kiam la Printempa Festo venas, li sendas al pli ol 800 amikoj mesaĝojn de bondeziro kun aldono de jena frazo: "Mi pene laboras en Pekino, se vi bezonas mian helpon, diru al mi."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments