El Popola Ĉinio>头条新闻>

66-jara maljunulino, plej aĝa ekzamenato de Ĉinio por magistreca studento

| 2014-01-06
Bookmark and Share


Tong Zhengguo kun la konfesilo por eniri en ekzamenejon  

 

    Matene de la 4-a de januaro la "avino-studento" Tong Zhengguo el Tianjin triafoje eniris en ekzamenejon por partopreni en tutlanda ekzameno por magistreca studento kun la celo realigi sian revon fariĝi magistreca studento. Ŝi malkaŝe diris: "Mia partopreno en la ekzameno por magistreca studento ne estas por ricevi diplomon, sed por ĝui procezon de la lernado."

 

    Antaŭ nelonge raportisto venis al la hejmo de la avino Tong kaj vidis, ke ŝi lernas por partopreni en la ekzameno. Ŝi diris al raportisto: "En la infaneco mi havis la revon fariĝi sciencisto. Tamen mi eklaboris post la fino de lernado de la unua lernojaro en mezlernejo." Rememorante la pasintecon ŝi diris, ke post restarigo de enir-ekzameno de universitato en la jaro 1977 ŝi volis partopreni en la ekzameno, tamen tiam ŝi jam edziniĝis kaj havis filon. Ŝia edzo estas maristo kaj tre malofte revenis hejmen pro sia okupo. Pro tio ŝi rezignis la ŝancon partopreni en la ekzameno. Sed ŝi ĉiam havas la deziron viziti normalan universitaton.

 

    De la jaro 2012 Tong Zhengguo du-foje partoprenis en tutlandaj ekzamenoj por magistreca studento, tamen ŝi ne sukcesis. Ĉi-jare ŝi tria-foje partoprenis en ekzameno por fariĝi magistreca studento de la fakultato pri principo de edukado de la Tianjin-a Porinstruista Universitato de Profesiaj Teknologioj.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments