El Popola Ĉinio>头条新闻>

Emisiitaj poŝtmarkoj por la Jaro de Ĉevalo

| 2014-01-07
Bookmark and Share


La ĉeval-jaraj poŝtmarkoj  

 

    La 5-an de januaro de 2014, la Ĉina Poŝto emisiis la specialajn poŝtmarkojn por la Jaro de Ĉevalo kaj broŝuron de ĉeval-jaraj poŝtmarkoj.

 

    La speciala poŝtmarko valoras je 1.2 juanoj. Ĝi ĉerpis el la antikvaj ĉinaj skulptaĵoj pri ĉevalo kaj ĝia dezajno referencas al trikolore glazuritaj terakotoj de la dinastio Tang. Oni uzis tradiciajn elementojn entenante bondeziron pri feliĉo por montri la belecon, fortecon kaj sanon de ĉevalo. La blanka ĉevalo kun vesperto kaj peonio kiel ornamaĵoj homonime transdonas la bondezirojn pri "tuj feliĉiĝu" kaj "feliĉo kaj riĉo".

 

    La speciala poŝtmarko de la jaro 2014 apartenas al la serioj de la ĉin-zodiakaj poŝtmarkoj emisiitaj de Ĉinio. Ĉi-jare oni vendas la poŝtmarkojn ĝis la 7-a de januaro.

 

    Laŭ konigo, kiam la "ĉevala poŝtmarko" estis emisiita, la kosto de ĝia grandfolia versio multiĝis de 24 juanoj al 300, la malgrandfolia versio kiu kostis 7.2 juanojn kaj nun la kosto jam kreskas al 100, la broŝura prezo altiĝis de 12 al 30, eĉ la unuataga koverto valoras de 2.2 juanoj al 10.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments