El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina ambasadorejo en Sankta Francisko estis riparita

| 2014-01-07
Bookmark and Share


Rompitaj fenestro-vitroj kaj la nigra nacia emblemo (maldekstre) kaj la fasado de la ambasadorejo post la riparado (dekstre)  

 

    Laŭ la raporto publikigita de la usona registaro en la 3a de januaro, estis kaptita la suspektanto, kiu bruligis fajron ĉe la ĉina ambasadorejo en Sankta Francisko.

 

    Pro la fajro, la pordoj de la ambasadorejo estis detruitaj, ankaŭ la nacia emblemo estis en damaĝo. Prekaŭ ĉio en la ambasadorejo fariĝis nigra pro brulado de la fajro.

 

    La ĉina ambasadoro en Usono diris, ke tiu ĉi akcidento estas tre serioza krimo, kiu kaŭzis malbonan influon. Usono antaŭe promesis, ke ili klopodos por fari ĝisfundan esploron.

 

    En la 4-a de januaro, unu el la pordoj de la ambasadorejo estis malkonstruita. Oni ankaŭ riparis kaj purigis la fenestro-vitrojn, demetis la nacian emblemon kaj forigis la nigrajn partojn de sur la muroj.

 

    La usona registaro pagos por la riparadon de la ambasadorejo. Ili ŝanĝos la pordojn, la emblemon, la marktabulojn kaj la ŝtonajn leonojn antaŭ la ambasadorejo.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments