El Popola Ĉinio>头条新闻>

Trovita mapo de Ĉinio presita de Japanio

| 2014-01-07
Bookmark and Share


Parto de la fronto de la mapo de Ĉinio presita de Japanio 

 


Unu el la fotoj sur la dorso de la mapo de Ĉinio: strato en Changchun 

 


Unu el la fotoj sur la dorso de la mapo de Ĉinio: antikva Granda Muro  

 

    La 5-an de januaro la Propaganda Ministerio de la Kompartia Komitato de Longhua-gubernio de Hebei-provinco de Ĉinio malkaŝis, ke en la gubernio oni trovis la mapon de Ĉinio presitan de Japanio en la 30-40-aj jaroj de la pasinta jarcento. Sur la fronto de la mapo estas detale markitaj informoj pri trafiko, transporto, mineralaj produktoj, agrikulturaj produktoj kaj kromproduktoj de diversaj lokoj de Ĉinio. Sur ĝia dorso estas fotoj pri famaj pitoreskejoj kaj historiaj restaĵoj de Ĉinio.

 

    La mapo longas je 72 centimetroj kaj altas je 20 centimetroj. Ĝia kremkolora fronto enhavas skemojn de Ĉinio, Koreio kaj Japanio. La ĉeflinio de la skemo de Ĉinio estas fervojoj, kiuj kuras tra la Interna Mongolio, Shandong, Hebei, Shanxi, Shaanxi, Hubei, Hunan kaj aliaj lokoj de Ĉinio. Sur la mapo "Manĉurio" enhavas la regionon de Shanhai-pasejo ĝis Gubeikou kaj la regiono Huailai norde de la Granda Muro, kaj la nunajn tri provincojn en la nordorienta parto de Ĉinio -- Liaoning, Jilin kaj Heilongjiang. Sur la mapo estis klare markitaj famaj pitoreskejoj kaj historiaj restaĵoj de Ĉinio inkluzive de la Granda Muro, la Dek Tri Maŭzoleoj de Ming-dinastio, la Malpermesita Urbo, la Ŝtona Budho en Yungang kaj la montaro Wutai, estis markitaj ankaŭ mineralaj produktoj de diversaj lokoj, kiaj oraĵoj, kupraĵoj, feraĵoj, kalkaĵoj kaj porcelanaĵoj, industriaj produktoj, maraĵoj, kiaj salo kaj fiŝoj, agrikulturaj produktoj kaj kromproduktoj, kiaj rizo, bovo, kotono, sojfabo kaj piro.

 

    Sur la dorso de la mapo estas fotoj pri famaj pitoreskejoj kaj historiaj restaĵoj de diversaj lokoj de Ĉinio. La kreinto kaj presinto de la mapo estas Koyama Kichizo de la japana eldonejo Nippon-meishozue-sha.

 

    Laŭ konigo, en Ĉinio estas kelkaj eldonoj de mapoj de Ĉinio faritaj de Japanio, tamen tio estas la unua fojo por Ĉinio trovi la mapon, kies fronto estas mapo kaj kies dorso estas fotoj pri famaj pitoreskejoj kaj historiaj restaĵoj de Ĉinio. La mapo havas grandan valoron por studo de historio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments