El Popola Ĉinio>头条新闻>

Stariĝis en Ĉinio la unua te-komerca lernejo

| 2014-01-08
Bookmark and Share


En la malferma ceremonio de la te-komerca lernejo  

 

    La 5-an de januaro oficiale stariĝis la unua te-komerca lernejo kaj instituto pri altmontaj interarbaj te-folioj en la montaro Emei en la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. Al la malferma ceremonio ĉeestis pli ol 280 te-koncernaj specialistoj kaj komercistoj el diversaj lokoj de la lando.

 

    La tea plant-areo kaj produkt-kvanto de Ĉinio estas la ĉampionoj de la tuta mondo. La totala areo de la ĉinaj te-plantejoj okupas 55 porcentojn de tiu de aliaj landoj sur la terglobo kaj la lando produktas trionon da teo de la mondo. Por pli bone heredi kaj disvastigi la ĉinan te-kulturon, kaj pli bone elkonduki la sanan te-trinkan kutimon de la ĉina popolo, la limigita turisma kompanio Emei Shan starigis la lernejon.

 

    Laŭ konigo, la lernejo ordos kaj diskonigos la specialan te-kulturon de Ĉinio. Oni rigardos la lernejon kiel la gravan fenestron por propagandi pri la te-kulturo de Ĉinio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments