Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Batalo kontraŭ dezerto (I)

| 2014-01-08
Bookmark and Share

    Antaŭ 30 jaroj, kiam Bai Chunlan kaj ŝia edzo kune kun dek familioj el ilia vilaĝo, iris al la suda rando de la dezerto Mau-us por kreskigi arbojn, tie etendiĝis senĉesaj sablaj dunoj. En unu jaro tie pli ol 300 fojojn hurlis ventegoj kaj ĉirkaŭ 40 tagojn blovis sabloŝtormo. Bai batalis kontraŭ la dezerto pli ol 30 jarojn.

 


Bai Chunlan, kiu batalis kontraŭ la dezerto 30 jarojn 

 

    Dum tiuj jaroj ŝi amasigis multajn rimedojn por solidigi la sablon. Nun la moviĝantaj dunoj estas surŝutitaj per verdaj vestoj, kaj la "verda domo" de Bai -- ĉirkaŭita de verdaj plantoj. Rigardi de malproksime oni ne povas vidi dezertan sablon. Alvokite de Bai cent lokaj familioj transloĝiĝis tien kaj superregis pli ol 40 mil muojn da dezerto. Oficisto el la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN laŭdis Bai kiel "modelon de la homaro por reformi la naturon".

 

    En la lastaj pli ol dek jaroj ŝi estis sinsekve distingita per "avangarda laboristino de Ĉinio", "verda modelino de Ĉinio", "avangarda individuo pri mediprotekto en Ĉinio" kaj tiel plu.

 

    Laboro ĉe "Unu Arbo"

 

    57-jara Bai estas ordinara kamparano. Antaŭe ŝi loĝis en la vilaĝo Maozhaizi, Huamachi. Pro manko de akvofonto kaj pro sablo-ŝtormo, multe da vilaĝanoj estis ege malriĉaj eĉ en la fino de la 1970-aj jaroj. Foje ŝi aŭdis, ke troviĝas loko nomita "Unu Arbo" apud la vilaĝo Shabianzi. Tie la akvotavolo estas ne profunda kaj post elfosado oni povas trovi akvon. Bai kaj ŝia edzo interkonsiliĝis: "Ni iru al 'Unu Arbo'! Eble tie oni vidos esperon!"

 


Bai Chunlan kaj ŝia filino en la 1980-aj jaroj  

 

    En la sekva printempo la geedzoj kaj aliaj dek familioj el la vilaĝo veturis al "Unu Arbo" per azen-ĉaro, kun la modesta revo kulturebligi kelk muojn da irigaciebla tero.

 

    La tiea medio estis aĉa, tamen Bai kun firma volo neniam pensis pri rezigno. Ĉiumatene Bai kaj ŝia edzo iris al la sabla loko por planti herbojn. Je malsato ili manĝis sekajn manĝaĵojn kaj je soifo ili trinkis malvarman akvon. Tagmeze por rezisti kontraŭ fajra sunradio ili ripozis en ombro de la vesto pendigata de sur la de ili starigita fosilo-stango. Foje novaj arbidoj estis elradikitaj de forta vento, kaj ili devis retrovi ilin; foje la arbidoj estis kovritaj de sablo, kaj ili devis ilin elfosi permane.

 

    En somero de la jaro 1983 tuj antaŭ la rikolto de tritiko, sabla ŝtormo forprenis ĉiujn fruktojn, dum ŝia antaŭa vilaĝo ricevis bonan rikolton pro sufiĉe da pluvo. Multaj ŝiaj kunlaborantoj revenis al la vilaĝo kie ili vivis, kaj iuj persvadis ŝin: "Ĉi tie estas loko sen espero. Ni revenu al la hejmvilaĝo!"

 

    Frua sukceso

 

    Alfronte malsukceson, la paro ne desapontiĝis. Ili starigis adob-domon ĉe "Unu Arbo". Bai havis kvar gefilojn. Siatempe la du filoj ĵus komencis viziti elementan lernejon. La plej juna filino komencis lerni piediri. Ĉar neniu prizorgis la filineton, ŝi devis sekvi la plenkreskulojn en la dezerto. Iutage kiam Bai kaj ŝia edzo estis plantantaj arbojn, tornado atakis "Unu Arbon". En palpebruma daǔro malaperis la filineto. La geedzoj ploris kaj serĉis ŝin tri horojn, kriante ŝian nomon, kaj fine ili trovis ŝin svenan ĉe sabla deklivo, kies okuloj, nazo kaj oreloj estis farĉitaj je sableroj. Ili palpis ŝin kriante, kaj post longa tempo ŝi fine reprenis konscion kaj ekploris.

 


Bai Chunlan manĝigas kokojn. 

 

    Post multjara regado etendiĝas verdeco sur tiu dezerta loko. Aŭtune de la jaro 1984 "Unu Arbo" unuafoje montris rideton, kaj ili senprecedence rikoltis kvar sakojn da tritiko. Bai kaj ŝia edzo revenis al la vilaĝo, kaj diris al la pasantoj: "Ni povas manĝi farunaĵon!" 

 

    Frua sukceso solidigis la fidon de la paro, kaj ili pli diligente laboris: en la jaro 1989 ili aĉetis porkidojn, ŝafidojn kaj prilabora maŝino; en la jaro 1992 ili elfosis basenon kun la areo de kvar muoj por bredi fiŝojn; en la jaro 1993 ili konstruis la unuan pork-forcejon per 10 mil juanoj da investo... Ili trovis "oran ŝlosilon" por malfermi la pordon al riĉiĝo.

 

    Forpasis la edzo

 

    Kiam la sablo-rega entrepreno de Bai prosperiĝis tagon post tago, pro troa laciĝo ŝia edzo suferis de hepata cirozo. En septembro de 1992 la malsano de ŝia edzo severiĝis, kaj li devis ricevi operacion en Yinchuan. Samtempe la laboro mueli tritikon atendis ŝin, kaj la pli juna filo, kiu estis akceptita de iu universitato en Nankino, estis ironta for de la hejmloko. Alfronte tiujn aferojn, ŝi sentis sin tre laca. La filo brakumante la ploretantan patrinon diris: "Vi kaj paĉjo bone prizorgu vin mem, kaj ne maltrankviliĝu pri mi!" Vidante la malproksimiĝantan silueton de la filo, Bai ekploris.

 


Bai Chunlan antaŭ la skulptaĵo de sia edzo  

 

    Post tio ŝi kaj prizorgis sian edzon kaj faris multe da laboroj, ekzemple terkultivi, arboplanti, bredi porkojn, ŝafojn kaj fiŝojn. En malfrua aŭtuno de 1997 la edzo, malsanulo de malfrua hepato-kancero, diris al ŝi: "Vi ne tro lacigu vin mem kaj estu kontenta." Bai konsolis sian edzon: "Vi zorgu pri via sano. Sur la fruktarboj jam estas fruktoj, kaj bonaj tagoj venos al ni." En la frosta vintro tiujare forpasis la edzo en la aĝo de nur 48 jaroj. 

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments