El Popola Ĉinio>头条新闻>

UN alte laŭdas Ĉinion por ĝia unuafoja publika detruo de eburoj

| 2014-01-08
Bookmark and Share


Laborantoj detruas eburojn kaj eburaĵojn. 

 


Ĉeestantoj de la aranĝo por detrui eburojn fotas detruotajn eburojn kaj eburaĵojn.  

 

    La 6-an de januaro Achim Steiner, vicĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj plenuma direktoro de la Media Programo de UN, alte laŭdis Ĉinion pro ĝia unuafoja publika detruo de eburoj. Li diris, ke tio estas "afero kun majloŝtona signifo". Li alte laŭdis ankaŭ la Ŝtatan Forstuman Administracion de Ĉinio pro ĝia penado por la ĉi-foja detruo.

 

    En la 6-a de januaro la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio kaj la Ĝenerala Administracio de Dogano kune detruis 6.1 tunojn da eburoj en la urbo Dongwan de la provinco Guangdong de Ĉinio. La eburoj estis konfiskitaj de la Ĉina Dogano kaj la Departemento por Forstuma Publika Sekureco en leĝplenuma agado por bati kontrabandon kaj kontraŭleĝan komercadon de sovaĝaj bestoj.

 

    Achim Steiner diris, ke dum la pasintaj dekoj da jaroj elefantoj vizaĝis al "serioza krizo". Laŭ la donitaĵo de la Konvencio de Internacia Komerco pri Pereontaj Specioj de Sovaĝaj Bestoj kaj Plantoj, la nuna stato de protektado de elefantoj ankoraŭ estas tre severa. Ĉinio kaj Usono akiris pozitivan progreson en detruo de eburoj.

 

    John Scanlon, ĝenerala sekretario de la organizo de la Konvencio de Internacia Komerco pri Pereontaj Specioj de Sovaĝaj Bestoj kaj Plantoj, diris, ke la ĉi-foja detruo de eburoj farita de Ĉinio sendis al la mondo kaj al Ĉinio klaran signalon: Ĉinio ne toleras kontraŭleĝan komercadon de eburoj. Li diris, ke la fortigo de la internacia kunlaboro en plibonigo de leĝplenumo kaj en redukto de postuloj ludas rolon, la internacia komunumo havas decidon fini la kontraŭleĝan komercon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments