El Popola Ĉinio>头条新闻>

Liberiĝis la ĉina scienc-esplora ŝipo Xuelong

| 2014-01-09
Bookmark and Share


La ĉina scienc-esplora ŝipo Xuelong memliberigita veturas sur pura marakvo.  

 

    Je la 17-a horo kaj 50 minutoj en la 7-a de januaro la ĉina scienc-esplora ŝipo Xuelong sukcese sin liberigis el la antarktia regiono plenplena de glacio kaj eniĝis en puran akv-areon.

 

    Oni povas retrorigardi la tutan procezon: en la 24-a de decembro en la pasinta jaro la rusa ŝipo Akademik Shokalskiy estis sieĝita en Antarktio, la aŭstralia glacirompa ŝipo Aurora Australis, la franca glacirompilo Astrolabe kaj la ĉina scienc-esplora ŝipo Xuelong alveturis por ĝin savi. La 2-an de januaro de la nova jaro 2014 la ĉina ŝipo sukcese transportis 52 pasaĝerojn el la rusa ŝipo en la aŭstralian ŝipon, sed ĝi mem, kun siaj 101 ŝipistoj, estis malliberigita de flosanta glacio kiam ĝi forveturis el la regiono en la 3-a de januaro.

 

    Dumtage de la 7-a de januaro la ĉina ŝipo provis sin turni en la mallarĝa kanalo ĝenita de glacio. Ĝi ĉiam sin turnis dekstren ekde la 5-a horo de tiu ĉi tago, tamen tia ago estis ege malfacia pro tro dika glacio kaj tre multe da surglacia neĝo. En la 17-a horo kaj 50 minutoj, la ŝipo ĝuste sin rearanĝis, faris fortan atakon, sukcese rompis pecegon da glacio flosanta antaŭ si kaj havigis al si liberan vojon. La ŝipo rapide traveturis kaj sukcese forlasis la regionon.

 

    Nun la ŝipo veturas en la akv-areo ĉe 66°45' de la suda altitudo kaj 144°50' de la orienta longitudo, nur kelkpecoj da flosanta glacio restas sur la marakvo. Ĝi daŭrigas sian scienc-esploran vojaĝon ĉirkaŭ la Antarktio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments