El Popola Ĉinio>头条新闻>

Wang Yi intervidiĝis kun traktadaj reprezentantoj de la du flankoj de sud-sudana konflikto

| 2014-01-09
Bookmark and Share


Wang Yi akceptas intervjuon post intervidiĝo kun traktadaj reprezentantoj de la du flankoj de sud-sudana konflikto.  

 

    La 6-an de januaro ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi, kiu faras oficialan viziton en Etiopio, intervidiĝis respektive kun traktadaj reprezentantoj de la du flankoj de sud-sudana konflikto en Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio.

 

    Wang Yi diris, ke kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, Ĉinio ĉiam sin dediĉas al konservo de la paco kaj stabileco de la mondo kaj regionoj. Kiel amiko de Sud-Sudano, Ĉinio volas ludi konstruivan rolon por realigi la pacan traktadon de la du flankoj.

 

    Wang Yi aŭskultis la prezenton pri la nuna stato fare de la du flankoj. Li emfazis, ke Sud-Sudano estas nova lando kaj la urĝa afero por ĝi estas konservi stabilecon de la socio, prosperigi kaj disvolvi ekonomion. Ĉinio donas grandan atenton al la konflikto okazinta en Sud-Sudano lastatempe, kun espero, ke konsiderante la ĝeneralan kaj longtempan interesojn de la sud-sudana popolo, la du flankoj devas tuj haltigi la konflikton, konservi leĝon kaj ordon, kiel eble plej rapide komenci pacan traktadon por serĉi justajn kaj raciajn rimedojn por solvi la konflikton.

 

    La du flankoj esprimis sian laŭdon al la ĉina starpunkto kaj sian volon solvi la konflikton pere de pacaj rimedoj. Ili esprimis ankaŭ, ke ili volas akcepti intervenon por pacigo fare de la Interregistara Aŭtoritato por Disvolvo.

 

    Antaŭ nelonge la du flankoj de la konflikto faris kontakton en Adis-Abebo laŭ invito de la Interregistara Aŭtoritato por Disvolvo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments