El Popola Ĉinio>头条新闻>

Forpasis Sinjoro Run Run Shaw

| 2014-01-09
Bookmark and Share


Sinjoro Run Run Shaw  

 

    Sinjoro Run Run Shaw, ĉina nomo Shao Yifu, honora prezidanto de la kompanio TVB de Hongkongo, forpasis en la aĝo de 107 jaroj en la 7-a de janurao.

 

    Sinjoro Run Run Shaw naskiĝis en la jaro 1907 en Zhejiang-provinco. Li estis honora prezidanto de la Hongkonga Televida kaj Elsenda kompanio, fondanto de la Filma Kompanio Shaw Fratoj kaj fama filma produktanto.

 

    Li donacis dek miliardojn da juanoj al edukado, medicino kaj tiel plu. En la jaro 1974, li estis honorita per la Plej Bonega Ordeno de la Brita Imperio, en la jaro 1977 li ricevis la honoron de Kavaliro de la brita reĝino kaj en la jaro 1990 la ĉina registaro donis la nomon la asteroido Run Run Shaw al la nove trovita asteroido numero 2899. En la jaro 1991 la usona urbo Sankta Francisko nomis la 8-an de novembro la "Tago Run Run Shaw". En la jaro 2003 estis starigita la premio Run Run Shaw por kuraĝigi sciencistojn en matematiko, vivscienco, medicino kaj astonomio.

 

    Run Run Shaw establis 2 grandajn amuzajn kompaniojn kaj disvolvis multajn talentulojn tiukampe. Troviĝas en multaj ĉinaj lernejoj kaj hospitaloj domegoj nomitaj per lia nomo. Lia vivo estis pli mirinda ol iu ajn filmo aŭ televida programo, fabrikita de li.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments