Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

Prelego de Federico Gobbo en la reta kinejo

| 2014-01-09
Bookmark and Share

    Ankaŭ tiuj, kiuj ne ĉeestis la 39-an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA la 30-an de novembro 2013, povas nun spekti en la Reta Kinejo de UEA la prelegon, kiun prof. Federico Gobbo faris tiam pri la temo Instrui interlingvistikon hodiaŭ: spertoj kaj konsideroj. La filmregistraĵo daŭras 32 minutojn. Gobbo, kiu ekde februaro gvidos la katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo, traktas la temon ĉefe surbaze de siaj spertoj en la Universitato de Torino. Kiel aparta filmo, 18-minuta, estas pubikigita la diskuto, kiu sekvis la prelegon.

 

    Prof. Gobbo prelegis en la sama aranĝo ankaŭ pri lingvoj planitaj por fikcio. Ankaŭ ĝia registraĵo estos baldaŭ aldonita al la Reta Kinejo.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments