El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Ĉinmedicina prevento kaj kuracado de oftaj malsanoj (I)

| 2014-01-09
Bookmark and Share

    Malvarmumo

 

    Malvarmumo estas unu el la oftaj malsanoj. La vintra kaj printempa vetero estas ŝanĝiĝema. Kiam oni estas atakita de malvarmo aŭ pluvo kaj tiukaze havas malaltan reziston kontraŭ malsanoj, oni malvarmumiĝas facile. Ĝenerale la simptomoj estas febro, kapdoloro, nazŝtopigo, muka elfluo, terno k.a. Laŭ la tradicia ĉina medicino, estas du kategorioj de malvarmumo. Unu estas kaŭzita de vento kaj malvarmo kaj la alia de vento kaj varmo. Nature la kuracaj rimedoj kontraŭ ili estas malsamaj.

 

    La suferanto de la antaŭa sentas grandan malvarmon, malfortan febron, kapdoloron kaj doloreton tra la tuta korpo, ne soifas, elfluigas maldensan mukon kaj havas maldikan tavolon da blanka tegaĵo sur la lango kaj malfortan pulsadon. Tiam oni devas preni drogojn pikajn, varmigajn kaj ŝvitigajn por forigi la venton kaj malvarmon:

 

    A. Prepari dekoktaĵon el 10 g. da perilaj folioj, 3 pecoj da zingibro kaj 10 bulboj de ŝenoprazo, aldoni al ĝi 50 g. da bruna sukero kaj preni ĝin dufoje, dum ĝi estas varma.

 

    B. Por kuraci gravan malvarmumon oni povas preni dufoje dekoktaĵon el la medicinaĵo Jing-fangbaidusan kun herbo (Herba Schizonepetae) kaj radiko de ĉina pastinako kiel la ĉefaj ingrediencoj.

 

    La suferanto de la lasta havas fortan febron, sentas malvarmeton, kapdoloron kaj gorĝan doloron, elfluigas densan mukon, soifas kaj havas maldikan tavolon da flava tegaĵo sur la lango kaj malfortan kaj rapidan pulsadon. Tiam oni devas preni drogojn pikajn kaj ŝvitigajn por forigi la venton kaj varmon:

 

    A. Prepari dekoktaĵon el po 10 g. da morusaj folioj, krizantemo, mento, forsitiaj fruktoj kaj bambuaj folioj kaj preni ĝin dufoje, aŭ preni ĝin kune kun unu saketo da pulvoro Ganmaochongji, 3-foje ĉiutage.

 

    B. Por kuraci seriozan febron kaj fortan gorĝo-doloron, kaŭzitan de malvarmumo, oni povas preni pilolojn Yinqiaojiedu, po unu ĉiu-foje, 3-4-foje ĉiutage.

 

    C. Kiam la paciento suferas malfortan febron sed fortan tusadon, tiam li povas preni pilolojn Sangju, po unu ĉiufoje, 3-4-foje ĉiutage.

 

    Preventado estas ĉefa rimedo kontraŭ malvarmumo. La plej efika rimedo estas fari fizikan sportadon. Kiam la vetero ŝanĝiĝas, oni devas atenti la vestadon por ŝirmi sin kontraŭ varmo aŭ malvarmo. Trafite de pluvo, oni devas preni zingibran dekoktaĵon kun bruna sukero. Ŝvitinte post fizika laboro aŭ sporta aktivado, oni ne devas tuj demeti siajn vestojn aŭ sin bani en malvarma akvo. Krome, oni devas ankaŭ ofte malfermi fenestron por refreŝigi la aeron en ĉambro.

 

    Por febla kaj ŝvitema homo, kiu ofte suferas malvarmumon, oni povas prepari pulvoron el 120 g. da astragalaj radikoj, 60 g. da rizomo de atraktilodo (Atracty-lodis macrocephalae) kaj 20 g. da ĉina pastinako. La paciento prenu po 5 g. da tia pulvoro miksita kun varmeta boligita akvo kun bruna sukero ĉiumatene kaj ĉiuvespere en kelka tempo.

 

    Vomado

 

    Vomado estas simptomo kaŭzita de multaj malsanoj. Laŭ la tradicia ĉina medicino ĝi estas kaŭzita ĝenerale de hipofunkcio aŭ hiperfunkcio.

 

    Vomadon pro hiperfunkcio estigas manĝaĵo aŭ eksteraj faktoroj. Ekz., vento, malvarmo, somera varmo kaj humideco atakas la stomakon kaj perturbas ĝin, ke la gaso en la stomako ne povas iri malsupren kiel kutime, ankaŭ troa manĝado aŭ manĝaĵo nekuirita, malvarma kaj grasa povas stagni en ĝi kaj kaŭzas malfunkciadon de la gaso aŭ iafoje gaso en la hepato estas malhelpata.

 

    Vomado pro hipofunkcio estas kaŭzita de la perturbo en la lieno kaj stomako.

 

    La kuracistoj de ĉina medicino, ĝenerale, faras diagnozon laŭ jenaj simptomoj:

 

    A. Malvarma vomado okazas ofte pro atako de malvarmo. La vomaĵo estas nedigestita manĝaĵo aŭ nur akvo. La paciento ne soifas, ŝatas varmon, timas malvarmon aŭ sentas neevidentan doloron en la ventro. Por kuraci la vomadon oni povas trinki bone miksitan sukon de zingibro kaj perila folio kune kun varmeta boligita akvo.

 

    B. Varma vomado okazas ofte pro atako de somera varmo. La paciento vomas tuj je vido de manĝaĵo, soifas, ŝatas malvarmon kaj timas varmon. La urino estas malmulta kaj flava. Por kuraci la vomadon oni povas preni dekoktaĵon preparitan el po 30 g. da freŝa fragmita radiko kaj bambuŝelo.

 

    C. Vomado pro hipofunkcio: La paciento ofte vomas tiam, kiam li iom pli manĝas, ne ĉiam ŝentas ŝveliĝon kaj doloron de la stomako, ŝatas varmon kaj timas malvarmon. La malsano daŭras kompare longe. Por kuraci la vomadon oni povas preni granulojn Xiangshal-iuwei, 6 g. ĉiufoje, 2-foje ĉiutage.

 

    Ĉ. Vomado kun mukaĵo: La vomaĵo ofte estas mukaĵo. La paciento vomas ofte, soifas, sed ne kuraĝas trinki akvon, ĉar tio facile kaŭzas vomadon. Li ofte suferas kapturniĝon kaj sufokon en la brusto. Por kuraci la vomadon oni povas preni granulojn Xiangshayangwei, 10 g. ĉiufoje, 3-foje ĉiutage.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments