El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Ĉinmedicina prevento kaj kuracado de oftaj malsanoj (II)

| 2014-01-09
Bookmark and Share

    Astmo kaj fajfspiro

 

    Ili estas samspecaj malsanoj, sed iom diferencaj unu de la alia. Astmo karakteriziĝas per malfacila spirado kaj fajfspiro per sonoj en la gorĝo, paciento de fajfspiro suferas ankaŭ astmon, sed tiu de astmo foje suferas fajfspiron, foje ne.

 

    Por kuraci astmon ĉinmedicinaj kuracistoj aplikas simplajn receptojn. Se la astmosuferanto sentas varmon, morozon, soifon, konstipiĝas, ŝatas malvarman manĝaĵon kaj sputas malfacile kaj malmulte, la mukaĵo estas viskoza kaj flava, la urino estas flava kaj malmulta, dum la ellasado la paciento sentas la urinon varma, oni povas glutigi al li pulvoron de bakitaj blankaj lumbrikoj per bolinta akvo kun blanka sukero, trifoje ĉiutage kaj 5 g. ĉiufoje. Se la paciento tusas en astmo, sputas blankan mukaĵon, ŝvitas, kapdoloras, timas malvarmon kaj la membroj estas malvarmaj, oni povas preskribi al li 6 g. da efedro, 20 g. da eriobotriaj folioj kaj 20 g. da folioj de huduizi (Elaeagnus pun-gens), dekokti ilin kaj trinkigi al li la dekoktaĵon dufoje ĉiutage. Se la paciento tusas pro multa mukaĵo, sentas la bruston ŝvela, sufoka aŭ dolora, spiras malfacile kaj devas spiri per la buŝo, oni povas preskribi al li shihouzi-on (Tetrastigma hemsleyanum), fritilarion kaj platikodonon po 6 g., dekokti ilin kaj trinkigi al li la dekoktaĵon de unu dozo dufoje ĉiutage. Se la paciento suferas astmon multjare, aspektas pala kaj febla, spiras malfacile kaj anhelas je movo, oni povas preskribi al li 60 g. da juglando, 15 g. da buguzhi (Psoralea corylifolia) kaj 3 g. da skizandraj fruktoj, dekokti ilin kaj trinkigi al li la dekoktaĵon de unu dozo dufoje ĉiutage. Ankaŭ popola recepto donas certan efikon, ekz-e, por kuraci astmon oni povas uzi sep blatojn, forigi la piedojn kaj flugilojn, baki kaj pulvorigi ilin, engluti la pulvoron per varmeta bolinta akvo, unufoje ĉiutage.

 

    Konstipo

 

    Estas multaj kaŭzoj por konstipo, kiaj hemoroidoj, korpulenteco, tumoro stomaka aŭ intesta, ascito, senila distrofio, longa sidado, gravedeco kaj kronikaj malsanoj.

 

    Ĝenerale laŭ malsama kaŭzo de malsano ĉinmedicinaj kuracistoj preskribas al konstipaj suferantoj de abdomena ŝveliĝo, doloro, buŝa amaro, putra spiro kaj malbona apetito. Ili ofte alprenas ankaŭ jenajn metodojn por forigi la konstipon.

 

    A. Varma konstipo: La pacientoj suferas lipsekadon, soifon, varmon, putran spiron aŭ buŝan amaron, kaj sentas la abdomenon ŝveliĝa aŭ dolora, la okuloj kaj vizaĝo estas ruĝaj, la urino estas flava kaj malmulta, ili ofte estas en malbonhumoro. Por forigi la varmon kaj faciligi la fekadon, oni povas trinkigi al ili duonglason da sezama oleo per bolinta rizlava akvo.

 

     B. Malvarma konstipo: La suferantoj plejparte estas palaj, malfortaj kaj langvoraj, havas ruĝetan langon kun maldika blanka tegaĵo kaj malfortan pulsadon, la fekaĵo estas nek seka nek malmola. Por kuraci la malsanon oni devas tonike fortigi la vitalan energion kaj malseketigi la inteston. Se la pacientoj suferas lienajn kaj stomakajn malfortiĝon kaj malvarmiĝon, oni povas manĝigi al ili rizan kaĉon preparitan per infuzaĵo de 30 g. da perila (Perilla frutesceens) semo kaj 15 g. da kanaba semo.

 

    C. Melankolia konstipo: La pacientoj sentas la bruston sufoka, la abdomenon ŝvele dolora, ene gason moviĝanta kaj la fekadon malfacila kaj ne havas apetiton. Por kuraci la malsanon, oni devas faciligi gasellason kaj fekadon. Tiucele oni povas trinkigi al ili densan dekoktaĵon el 30 g. da qingxiangzi (Ce-losia argentea), kun mielo, aŭ trinkigi al ili dekoktaĵon el 10 g. da sterkulia semo, 10 g. da abrikota kerno kaj 12 g. da trikosanta (Trichosanthis) ŝelo.

 

    Krome, ĉinmedicinaj kuracistoj alprenas ankaŭ eksteran fek-elkondukadon kaj manĝaĵ-terapion por forigi konstipon. Tiaj manĝaĵoj estas nigra sezamo, juglando, pinsema kerno aŭ mielo. La suferantoj de kutima konstipo devas sin teni ĉiam en bona humoro, modere sin ekzerci per sporta aktivado, moderigi la manĝadon kaj sin kutimigi al fekado en difinita tempo.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments