El Popola Ĉinio>头条新闻>

Jubileo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Ĝibutio

| 2014-01-10
Bookmark and Share


La altranguloj de Ĉinio kaj Ĉibutio kune tranĉas la ovokukon kiu simbolas la amikecon inter la du landoj.  

 

    La 8-an de januaro okazis celebrado de la 35-jara jubileo de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Ĝibutio. Ĝi estis kune organizita de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, la Ĉina-Afrika Popola Amikeca Asocio kaj la ambasadorejo de Ĝibutio en Ĉinio.

 

    Abdallah Abdillahi Miguil, ambasadoro de Ĝibutio en Ĉinio, diris, ke dum la pasintaj 35 jaroj, dank' al la multiĝo de investado kaj helpo far Ĉinio en multaj kampoj, pli kaj pli vigliĝas la rilatoj inter la du flankoj, Ĉinio jam fariĝis grava kunlabora partnero de Ĝibutio kaj la tuta Afriko en evolua akcelo. Li reanoncis, ke Ĝibutio persiste subtenas sian amikon en la aferoj koncernantaj al la principo de unu Ĉinio kaj tuŝantaj la ĉinajn kernajn interesojn, kaj la lando faros kunagojn por kune ataki piratojn kun la ĉina mararmeo en la golfo Adeno.

 

    Feng Zuoku, vicestro de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, alte taksis kaj kore dankis tion, ke la ĝibutia registaro daŭre persistas la politikon de unu Ĉinio kaj multe subtenas la konvojadon faritan de la ĉina mararmeo en la golfo Adeno, Ĉinio bondeziras ke la ĝibutia popolo akiru pli grandan sukceson en la disvolviĝa vojo de la nacia ekonomio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments