El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kritikas la japanan ĉefministron pro lia vizito al la sanktejo Yasukuni

| 2014-01-10
Bookmark and Share


Liu Jieyi faras parolon en la sidejo de UN.  

 

    La 8-an de januaro laŭ la loka tempo en la sidejo de UN, Liu Jieyi, ĉina konstanta prezidanto en UN, faris parolon pri la vizito de japana ĉefministro Shinzo Abe al la sanktejo Yasukuni. Li diris, ke tio estas kruela treto al la historia justeco kaj al la homa konscienco, estas aroganta defio al la venkaj fruktoj de la monda kontraŭfaŝista milito kaj al la internacia nova ordo post la milito baze sur la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. La perversa ago de Shinzo Abe nature suferas de arda protesto kaj severa kondamno de la ĉina registaro kaj ĝia popolo kaj de tiuj de la internacia komunumo.

 

    Liu Jieyi diris, ke la esenco de la problemo de la sanktejo Yasukuni estas, ĉu la japana registaro povas ĝuste konscii kaj profunde introspekti la historion de la koloniisma invado far la japana militarismo. Tio rilatas al grava demando pri invado kaj kontraŭinvado, pri justeco kaj maljusteco kaj pri lumo kaj mallumo, rilatas ankaŭ al tio, ĉu japanaj gvidantoj observas la celon kaj principon de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, ĉu Japanio kunigas la 14 A-klasajn militkrimulojn de la Dua Mondmilito kaj aliajn militkrimulojn.

 

    Laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, la membra lando de UN devas ami la pacon kaj akcepti la regularon de la Ĉarto, sed la japana gvidanto faras arogantan defion al la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj por beligi sian invadan historion kaj por viziti la sanktejon Yasukuni. La internacia socio demandas: Kio estas la celo de la japana registaro? Kien iros Japanio? La internacia socio ne akceptas la defion de Abe, ne permesas al iu ajn malhelpi disvolviĝon de la historio, kaj ne permesas ĉian ajn damaĝon al la principoj de UN.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments