El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Ĉinmedicina prevento kaj kuracado de oftaj malsanoj (III)

| 2014-01-10
Bookmark and Share

    Sunfrapo (varmfrapo)

 

    La malsano kaŭziĝas de longa forta sunumado aŭ laboro en alta temperaturo. Feblaj, maljunaj homoj kaj infanoj facile suferas de la malsano.

 

    En la frua periodo de la malsano la suferanto sentas kapdoloron, kapturnon, naŭzon, lacon kaj malklaran vidon, vomas kaj ŝvitas. Kaj pli poste, li febras forte, spiras kaj pulsas rapide, la vizaĝo ruĝiĝas kaj la ŝvitado fermiĝas, sentas la bruston sufoka, menson neklara kaj eĉ svenas. Kelkiam li ŝvitegas senĉese kaj sentas doloron tutkorpe, la vizaĝo paliĝas kaj la membroj konvulsias.

 

    En la unua helpo al la sunfrapa suferanto, oni devas unue porti lin al loko aeruma kaj malvarmeta, malbutoni la veston kaj malligi la pantalonan zonon, poste meti malvarman malsekan tualettukon sur lian frunton kaj masaĝi al li la membrojn. Oni ankaŭ povas trinkigi al li malvarman teon aŭ bolintan akvon iom salitan.

 

    Estas skrapa metodo ofte uzata de popolanoj por kuraci sunfrapon: Oni skrapas malforte la dorson ambaŭflanke de la vertebraro, gorĝon, kubutajn kaj genuajn kavojn de supre malsupren per malakra malmola objekto, kia kulereto, trempita en akvo, ĝis vidiĝas purpuraj makuloj sur la haŭto.

 

    Sunfrapo estas kuracebla ankaŭ per masaĝo aŭ akupnkturo. Por kuraci seriozan suferanton oni povas forte masaĝi al li la akupunkturajn punktojn Hegu, Nejgŭan kaj Ĵenĝong. Por kuraci svenanton oni povas piki al li la akupunkturajn punktojn Ĵenĝong, Ĉjuĉi kaj Jongĉjŭan.

 

    Stomaka doloro

 

    Laŭ la tradicia ĉina medicino, troa ŝato, malŝato aŭ preno de kruda kaj malvarma manĝaĵo vundas stomakon. Ĉagreno kaj kolero malhelpas la cirkuladon de vitala energio kaj sango. Ĉio ĉi povas kaŭzi stomakan doloron.

 

    Laŭ malsamaj faktoroj kaj naturoj de stomaka doloro, ĉinmedicinistoj kuracas ĝin malsame, surbaze de kompleta konado pri la malsano.

 

    A. Stomaka doloro pro malvarmo: Ĝenerale ĝi kaŭziĝas de malvarmumo aŭ preno de kruda kaj malvarma manĝaĵo. La suferanto sentas ventroŝveladon, timas malvarmon, estas vomema kaj ne soifa. Meti varmakvan sakon sur la supran ventron povas mildigi la doloron. Por kuraci la malsanon, oni povas engluti pulvoron de bakita klematida radiko per varmeta bolinta akvo, po 5 gramojn, trifoje ĉiutage.

 

    B. Stomaka doloro pro varmo: La suferanto estas drinkema kaj ŝatas pikan manĝaĵon. Dum la stomaka doloro li sentas varmon je la supra ventro kaj ofte soifas. Por kuraci la malsanon oni povas dekokti 3 g. da koptido, 5 g. da penelio (Penellia ternafa), 10 g. da meliaj fruktoj (Meliae toosendan), 15 g. da frukta ŝelo de trikosanto (Trichosanthis) kaj 3 g. da koridala radiko (Corydalis bulbosa) kaj trinkigi al la suferanto dekoktaĵon, dufoje ĉiutage.

 

    C. Doloro pro stomaka gaso: La suferanto ofte sentas gasan ŝveladon en la stomako, ruktas kaj furzas. Por kuraci la malsanon oni povas dekokti 6 g. da seka frukto de citrono, 5 g. da perilaj folioj kaj 10 g. da cipera radiko (Cyperus rotundus) kaj trinkigi al la suferanto la dekoktaĵon, dufoje ĉiutage.

 

    Ĉ. Stomaka doloro pro kongesto: Ĝi kaŭziĝas plejofte de kongesto. La suferanto sentas pikan doloron en regulaj tempo kaj loko. Por kuraci la malsanon oni povas englutigi al la suferanto pulvoron de 6 g. da seka fekaĵo de trogoptero (Trogopterus Xanthipes) kaj 5 g. da poleno de tifao (Typha angustata) per bolinta akvo. Se la paciento suferas stomakan hemoragion, ellasas nigran fekajon kaj elvomas sangon, oni povas dekokti 30 g. da brasika radiko kaj 5 lotusradikajn nodojn kaj meti en la dekoktaĵon iometon da porea suko kaj ĝin trinkigi al la paciento. Kompreneble, oni devas sendi la pacienton de stomaka hemoragio al hospitalo kiel eble plej frue.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments