El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Ĉinmedicina prevento kaj kuracado de oftaj malsanoj (IV)

| 2014-01-10
Bookmark and Share

    Naza sangado

 

    La pacientoj ĝenerale havas nazmukon kun sango kaj la seriozaj suferas de senĉesa sangado de la nazo. Ĉinmedicinaj kuracistoj ofte kuracas ilin laŭ jenaj du kazoj.

 

    A. Varmo kaŭzita de ekscesaj patogenaj faktoroj: La pacientoj plejparte soifas, ŝatas malvarman trinkaĵon, ellasas urinon malmultan kaj flavan kaj havas ruĝan langon kun flava saburo kaj fortan pulsadon. Oni povas kuraci ilin laŭ jenaj receptoj por forigi la varmon:

 

    1. Dekokti radikon de imperato (Imperata cylindrica), kalikarpon (Callicarpa pedunculata) kaj tropeolan floron (po 15 gramoj) kaj trinkigi la dekoktaĵon al la paciento.

 

    2. Por kuraci pacienton suferantan de forta varmo, oni povas dekokti 20 gramojn da gipsoŝtono, 15 gramojn da radiko de remanio (Rehmannia glutinosa), 10 gramojn da radiko de ofiopogono (Ophiopogon Japonicus), 10 gramojn da radiko de aĉiranto (Achyranthes bidentata), 10 gramojn da radiko de imperato kaj 12 gramojn da tropeolo kaj trinkigi al li la dekoktaĵon, unu dozon ĉiutage, ĝis la resaniĝo.

 

    B. Varmo kaŭzita de malforteco: La pacientoj plejparte soifas kaj estas en malgaja humoro, kun ruĝa vizaĝo, ruĝa lango sen saburo kaj malforta pulsado. Oni povas kuraci ilin per tonikaj kaj varmo-forigaj drogherboj laŭ jenaj receptoj:

 

    1. Englutigi al la paciento 12 gramojn da piloloj Liuweidihuang kune kun dekoktaĵo de 12 gramoj da folioj de bioto (Biota orientalis) kaj 15 gramoj da agrimonio.

 

    2. Se la nazo sangas ripetfoje, oni povas stufi malgrasan viandon kun 2-3 alofloroj kaj manĝigi ĝin al la paciento.

 

    Krome, ĉinmedicinaj kuracistoj aplikas ankaŭ jenajn metodojn por kuraci nazan sangadon:

 

    1. Masaĝo: Plurfoje premi la glabelon alterne per la dikfingroj ĝis la harara rando kaj forte premi la akupunkturan punkton yintang ĉe la interbrovo.

 

    2. Fadene ligi la mezan parton de la maldekstra longa fingro, se sango eliĝas tra la maldekstra naztruo, kaj ligi la mezan parton de la dekstra longa fingro, se sango eliĝas tra la dekstra naztruo.

 

    3. Ŝmiri 30 gramojn da pistita ajlo en la maldekstra piedkavo, se sango eliĝas el la maldekstra naztruo, kaj, ŝmiri ilin en la dekstra piedkavo, se sango eliĝas el la dekstra naztruo.

 

    4. Du homoj samtempe buŝblovas aeron en la orelojn de la paciento 10-20 fojojn.

 

    5. Trempi bulojn de sorba kotono en malvarma akvo kaj meti ilin sur la hararajn randojn super la aŭrikloj.

 

    Sangofekado

 

    Sangofekado signifas, ke oni ellasas fekon kun sango aŭ nur sangon. La malsano estas plejofte kaŭzita pro manko de energio de la lieno kaj stomako, kaj ankaŭ pro akumulado de malsekeco kaj varmo en la korpo, kiu difektas la inteston kaj stomakon. La paciento suferas ofte de anusa fendiĝo, hemoroidoj, anusa ptozo kaj ulcero.

 

    Ĉinmedicinaj kuracistoj kuracas la malsanon ĝenerale laŭ jenaj du kazoj.

 

    A. Malseka varmo: La pacientoj plejparte ellasas iam eĉ ŝpruce helruĝan sangon unue kaj fekon poste. Ili sentas akran doloron en la anuso, sufokecon, soifon kaj amarecon en la buŝo, konstipiĝas kaj ne havas apetiton. Ili ellasas urinon malmultan kaj flavan, havas ruĝan langon kun saburo flava kaj dika kaj pulsadon longan kaj fortan. Por kuraci la malsanon, oni povas uzi malsekecon kaj varmo-forigajn drogherbojn laŭ jenaj receptoj.

 

    1. Trinkigi al la paciento dekoktaĵon de 60 gramoj da tropeolo.

 

    2. Trinkigi al la paciento dekoktaĵon de 20 gramoj da sangvisorbo kaj 15 gramoj da soforfloro.

 

    B. La malforta lieno: La pacientoj ofte ellasas fekon unue kaj sangon poste, malhele ruĝan aŭ nigre ruĝan. Ili sentas doloreton en la abdomeno, depresiiĝas, ellasas plimalpli fluidan fekon, spiras mallonge, parolas malmulte kaj ne soifas. La vizaĝoj estas pala, la membroj malvarmaj, la lango helruĝa kaj la pulsado malforta. Por kuraci la malsanon, oni povas uzi tonikajn kaj sangoreguligajn drogherbojn laŭ jenaj receptoj.

 

    1. Trinkigi al la paciento dekoktaĵon de angeliko kaj bletio (po 10 gramoj).

 

    2. Trinkigi al la paciento dekoktaĵon de 10 gramoj da rostita radiko de atraktilodo (Atractylodes macrocephala), 10 gramoj da rostita sangvisorbo, 3 gramoj da rostita zingibro kaj 3 gramoj da rostita gliciriza radiko.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments