El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Pekina Radia kaj Televida Retejo oficiale malfermiĝis al la mondo

| 2014-01-10
Bookmark and Share


Laboranto konigas staton pri la Pekina Radia kaj Televida Retejo.  

 

    La 8-an de januaro la Pekina Radia kaj Televida Retejo (PRTR) (www.brtn.cn;www.btv.com.cn) oficiale malfermiĝis al la mondo. Ĝi liveras kunfandiĝon de la televida stacio kaj retejo, interaktivadon de multaj ekranoj kaj aliajn servojn per larĝ-benda interreto kaj movebla tele-komunika reto kiel portantoj. Spektantoj povas elŝuti la sofvaron APP en poŝtelefonon kaj tabulet-komputilon por spekti en ajna loko la programerojn dissenditajn de la Pekina Televida Stacio en la lastaj 7 tagoj.

 

    Spektantoj povas elŝuti moveblan klienton de PRTR post skano de du-dimensia kodo de la "makro-medio de la Pekina Televida Stacio" sur la retejo de PRTR aŭ ĝia oficiala mikro-blogo. Per klako de ikono de la movebla kliento oni povas eniri en la unuan paĝon de PRTR kaj spekti ĝiajn programerojn, inkluzive de novaĵoj, amuzaĵoj, filmoj, televid-filmoj, sportaj konkursoj, aperintajn en la lastaj 7 tagoj.

 

    La Pekina Radia kaj Televida Retejo havas grandan progreson en enhavoj kompare kun la antaŭa. Interalie "Mi estas ĉe loko" fariĝis fokusa rubliko de ĝia unua paĝo. La novaĵoj de la rubriko venas el ĉelokaj raportoj de raportistoj. Oni povas koni rilatajn informojn okazintaj en la pasinteco per la butono "Iam" kaj koni prognozon pri okazontaj aferoj per la butono "Estonteco".

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments