El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina kaj rusa militŝipoj eskortis la unuajn kemiajn armilojn de Sirio forveturi de la lando

| 2014-01-10
Bookmark and Share


Soldatoj sur la eskorta ŝipo Yancheng 

 


La eskorta ŝipo Yancheng  

 

    Laŭ informo de la retejo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), la 7-an de januaro Sigrid Kagg, komuna speciala kunordiganto de UN kaj la Organizo de la Konvencio pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj, kiuj respondecas pri kontrolo kaj detruo de kemiaj armiloj de Sirio, publikigis deklaracion kaj atestis, ke la unuaj kemiaj armiloj de Sirio estis ŝipe transportitaj el la lando. Tio estas progreso de la penado por transporti kemiajn armilojn el Sirio kaj detrui ilin. Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris ke estas bonvena tia pozitiva agado.

 

    Laŭ konigo, la 7-an de januaro la dana ŝipo, kiu portis la unuajn kemiajn armilojn de Sirio, forveturis de Latakia, havenurbo norde de Sirio, sub eskortado de la eskorta ŝipo Yanchen de la Ĉina Mararmeo kaj tiu de la alia eskorta ŝipo de Rusio.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments