Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Batalo kontraŭ dezerto (II)

| 2014-01-13
Bookmark and Share

    Sablo-superregado per scienca rimedo

 

    La edzo forpasis, kaj ĉiuj ŝarĝoj estis metitaj sur la ŝultrojn de Bai Chunlan, sed ŝi ne falis, nek haltigis la paŝojn por superregi la sablon. Nun ŝia familio superregas 2 300 muojn da dezerto. Ili plantis 50 mil arbojn kaj 1 200 muojn da arbustoj, solidigis pli ol mil muojn da herbejo, kultivis pli ol cent muojn da herbidoj, kaj starigis gandan forcejon. 28-jara batalo kontraŭ dezertiĝo faris ŝin kun element-lerneja edukiteco fakulo indiĝena. Ŝi diris: "Ne sufiĉas strebado, sed oni devas havi 'lertecon', kaj la 'lerteco' venis de sciencaj scioj."

 


Bai Chunlan pritondas arbeton. 

 

    Superregi dezerton postulas ne nur laboremon, sed ankaŭ sciencajn sciojn. Komence Bai ne komprenis tion. En la frua printempo de 1984 la scienca komitato de la gubernio rekompencis al ŝi bonkvalitan bukedon da vinberidoj. Ŝi prenis ilin kiel trezoron, plantis ilin sur sabla tero, kaj ilin prizorgis kiel siajn infanojn. Malfeliĉe, la plantidoj mortis. Ŝi tre malĝojis, tamen ŝi ne sciis la kialon. Konsultinte fakulon, ŝi komprenis, ke la tero estas tro "sabla", kaj la akvo ne povas konserviĝi sub la ter-surfaco. La vinberujo mortis de "soifo". Praktiko donis al Bai vivan lecionon. Ŝi ekkomprenis, ke sukceso postulas ne nur persiston, sed ankaŭ sciencon. 

 

    Unu tagon Bai informiĝis de iu loka oficisto, ke proksime de "Unu Arbo" troviĝas eksperimenta bazo starigita de la Lanzhou-a Instituto pri Dezertiĝo. Ŝi tre ĝojis, kaj en la frua mateno de la sekva tago ŝi iris al la bazo por peti konsilon. Okupita scienculo ne donis atenton al ŝi en malnova vesto kaj kun bruna vizaĝo. Bai senpacience tiris la brakon de la scienculo, kaj petis: "Helpu min. Postvivas nur tre malmultaj el la arbidoj plantitaj de mi!" Sciinte, ke ŝi estas la unua kamparano kiu superregas la dezerton, li estis kortuŝita, kaj iris al la dezerto, kie estis plantitaj arboj. Li instruis al Bai solidigi la sablon per herbo-krado, kaj elektis taŭgajn arbidojn por la sabla tero. En tiu jaro postvivis 70% da ŝiaj arbidoj.

 

    Ekde tiam Bai Chunlan ĉeestis en ĉiuj trejniĝoj kiujn ŝi sciis, malgraŭ longa distanco kaj okupiteco. En vintro de 1992 Bai vidis en la eksperimenta bazo, ke pli ol dek grandaj porkoj sane vivas en porkejo kovrita de plastika membrano. Tamen la porkoj en ŝia domo malgrasiĝas dum vintro. Do ŝi la unua starigis similan porkejon en Yanchi-gubernio. Tiel estis solvita la problemo, kiu longtempe obsedis ŝin.

 


Bai Chunlan aldonas teron por arbeto. 

 

    Bai estis aŭdaca, kaj emis fari eksperimenton. Por koni la adapteblecon de agrikulturaj plantoj sur dezerta tero, ŝi plantis samajn plantaĵojn sur kvar malsamaj parceloj nove ekspluatitaj: parcelo de sabla tero, parcelo de leŭsa tero, parcelo de sablo kovrita de tero, kaj parcelo de tero kovrita de sablo. Ŝi nutris la plantaĵojn per sama sterkaĵo, kaj samtempe akvumis ilin. Post unu jaro la rezulto montris, ke la plantaĵoj sur sablo kovrita de tero plej bone elkreskis kaj estis plej multe produktaj. La eksperimento sukcesis, tamen la laboro postulis multe da tempo kaj energio. Ŝi ne ŝanceliĝis, sed daŭris tri monatojn. Dume estis eluzitaj du ĉaroj kaj dek ŝoveliloj, kaj fine ŝi malfermis 30 muojn da irigacieblaj kampoj. 

 

    Per la posedata tekniko Bai efike bremsis la sablo-moviĝon kaj altigis ekonomian profiton. Nun kun elementlerneja klereco Bai posedas pli ol dekspecan teknikon pri sablo-superregado.

 

    Komuna riĉigo

 

    Dum la 30-jara batalo kontraŭ dezerto, komence ŝi unuope laboris, kaj poste ŝi laboris kun multaj aliaj vilaĝanoj. Ŝi diris: "Riĉiĝo de unu familio ne estas mia celo, komuna riĉiĝo estas mia revo."

 


Porko-bredejo de You Hu 

 

    Multaj jaroj pasis. Sablo forprenis ŝian junecon, sed verdeco multe repagis ŝin. La familio de Bai multe profitis de la prevento kontraŭ dezertiĝo, tamen ŝi ne forgesis aliajn malriĉajn vilaĝanojn, kiuj loĝas ĉe la rando de la dezerto. En tiuj jaroj ŝi kontinue persvadis kaj helpis lokanojn aliĝi al la sablo-superregado. 

 

    Najbaro You Hu ŝatis hazardludon kaj drinkadon, kaj pro tio liaj familianoj kaj najbaroj ofte insultis lin. En iu somera tago de 1991 Bai iris al la domo de You kaj donacis al li 40 porkidojn. Ŝi diris al You: "Homo devas havi ambicion. Kiu vi estas, se vi faras nenion? Vi bredu tiujn porkidojn kaj prenu pork-nutraĵojn de mia domo. Vi povas pruntepreni la monon. Redonu al mi la monon, kiam vi vendos la porkojn. Se vi fiaskos, mi ne postulos la monon." You kortuŝiĝis kaj diris: "Onklino, trankviliĝu. Mi bone bredu la porkojn kaj certe repagu vin!"

 

    Tiujare You profitis 8 mil juanojn el la bredado de porkoj. Kiam You iris al Bai por pagi sian ŝuldon, Bai rifuzis: "Prenu la monon por bredi porkojn. Kiam vi riĉiĝos, venu al la dezerto kaj ni kune laboru!"

 

    Dum nur kelkaj jaroj You, gvidite de Bai, kontraktis pri sablo-regado sur porcio per la profito el pork-bredado kaj entreprenis la ekspluaton de dezerto. Nun li tenas farmbienon sur 80 muoj ĉe la rando de la dezerto, kun aktivoj de pli ol 200 mil juanoj. Li fariĝis konata modelo por sablo-prevento.

 

    Alvokite de Bai pli da homoj aliĝis al sablo-superregado. Aŭguste de 2000 Bai Chunlan fondis la Dezert-Ekspluatan Limigitan Kompanion en la vilaĝo Shabianzi. La kompanio kun investo de 1.12 milionoj da juanoj kaj kun la aliĝo de 88 familioj de la vilaĝo superregis 20 mil muojn da sablo de la vilaĝo. Tiujare Bai proponis organizi virinan sablo-superregan grupon de la gubernio. Ĉiun printempon Bai gvidas 20 virinojn al forstumado en dezerto.

 

    Nefinita kariero

 


Bai Chunlan en arbaro

 

    Danke al plibonigo de la ekologia medio, Shabianzi fariĝis verda oazo. Por plene utiligi la lokajn resursojn, en majo de 2006 la sablo-superrega turisma zono de Bai Chunlai estis malfermita al la publiko. Halo pri rakontoj de Bai, pavilono, fiŝkapta centro investitaj de Bai kaj la apuda antikva Granda Muro, sablo-superrega regiono plenumita de japanoj, donis viglecon al la ekologia turismo de Yanchi. 

 

    Pro longtempa penado forpasis la plej aĝa filo de Bai en la Printempa Festo de la jaro 2008. Antaŭ dek jaroj ŝi perdis la edzon kaj nun -- la filon. Bai kaj ŝia familio estis severe atakitaj. Tamen ŝi neniam pensis pri rezigno. Helpite de Bai kamparanoj en Shabianzi per siaj propraj manoj starigis komfortan hejmon en la malfacila medio kaj kreis belan oazon.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments