Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

"La revo de Ĉinio" de kamparano (I)

| 2014-01-13
Bookmark and Share

de MA LI

 


Yan Hucheng intervjuata 

 

    Yan Hucheng estas prezidanto de la Yuanke-a Bioteknologia Akcia Kompanio de Nanyang en Henan-provinco de Ĉinio. Li iam laboris kiel provizora instruisto de vilaĝa mezlernejo dum la fino de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, iam funkciigis malgrandan prilaborejon de sterko. Nun li posedas entreprenon kun areo de pli ol 30 mil kvadrataj metroj, kaj per tiu entrepreno, kiu produktas kunmiksitan sterkon, li realigis sian revon post multjara penado. 

 

    En la infaneco li revis viziti lernejon

 

    En la jaro 1962 Yan Hucheng naskiĝis en la vilaĝo Miaogou de Xichuan-gubernio de Henan-provinco. Kiam li havis 4 jarojn, lia patro forpasis, lia patrino reedziniĝis al alia homo, dum li kaj lia pli juna fratino vivis kune kun siaj geavoj. En la aĝo de 6 jaroj Yan Hucheng vizitis elementan lernejon en la vilaĝo. "Tiam miaj geavoj estis maljunaj. Jam estis malfacile por ili vivteni nin, tamen ili subtenis min viziti lernejon," Yan diris. Por malpezigi ŝarĝon de la geavoj, ĉiutage post lecionoj li iris sur la monton proksime de la vilaĝo por kapti skorpiojn (valora animala medikamenta materialo). Tiam oni povis ŝanĝi unu kajeron kontraǔ 10 skorpioj. Dum la dek kelkaj jaroj, kiam li lernis en element- kaj mezlernejoj, li persiste kaptadis skorpiojn kaj kolektadis drogherbojn en libera tempo kaj en ferioj. Per tio li subtenis sin plemuni la lernadon en lernejoj kaj diplomiĝis el supera mezlernejo kun tre bonaj rezultoj.

 


Yan Hucheng (la 4-a de dekstre) en Rusio marte de 2013 

 

    Yan diris: "En la infaneco mi jam konsciis la gravecon de scioj por individua kreskado kaj havis revon viziti lernejon." Sed kiam Yan sin preparis por partopreni en eniraj ekzamenoj de universitato, li devis forlasi sian revon viziti universitaton pro malriĉeco. 

 

    "Tiam la geavoj maljuniĝis kaj la pli juna fratino ankoraŭ vizitis lernejo. Hazarde mi havis ŝancon labori kiel provizora mezlerneja instruisto kun subvencio de 7 juanoj ĉiu-monate. (tiam oni povis vivteni du kamparanojn per tiu ĉi sumo)." Konsiderante la familian staton Yan Hucheng, kiu ĉiam persistis en sia revo, unuafoje elektis realon inter revo kaj realo. "Se mi partoprenus en la ekzamenoj, mi certe trapasus ilin. Ĉar mi okupis la 5-an lokon en la provaj ekzamenoj de la gubernio." Rememorante, ke li ne partoprenis en la eniraj ekzamenoj de universitato, Yan Hucheng diris, ke kvankam estis bedaŭrinda afero por mi ne partopreni en la ekzamenoj, tamen la 7 juanoj gajnitaj de mi ĉiu-monate donis grandan helpon al mia familio. Li diris, ke nur se oni havas revon en la koro kaj penados por realigi ĝin, oni certe havos belan estontecon.

 

    Riĉigu ne nur sin mem, sed ankaǔ samvilaĝanojn

 


Yan Hucheng (meze) konigas agrikulturajn sciojn al studentoj de la Sudokcidenta Petrola Universitato.  

 

    En la jaro 1978, kiam Ĉinio ekpraktikis la politikon de reformado kaj pordomalfermo, Yan Hucheng rezignis sian laboron kiel provizora instruisto kaj fariĝis individua entreprenisto. 

 

    "En la jaro 1985 mi fariĝis 'persono posedanta 10 mil juanojn'. Ĉiu-jare mi povis gajni kelkdek milojn da juanoj per vendado de sojo kaj kolektado de drogherboj. Kvankam mi riĉiĝis, tamen mi ne ĝojis en la koro, vidinte ke miaj samvilaĝanoj ankoraŭ ne riĉigis sin," Yan Hucheng diris: "Mi ekpensis, kiel mi povos riĉigi la samvilaĝanojn per mia penado."

 

    "Iufoje, kiam mi transportis kolektitajn drogherbojn al Fujian-provinco, mi rimarkis, ke la loka industrio de manĝeblaj fungoj estis tre vigla. En mia hejmloko oni vendis lignon kiel hejtaĵo. Je tio, venis al mi bona ideo -- preni la lignon venditan de samlokanoj kiel materialon por produkti manĝeblajn fungojn kaj gvidi la samlokanojn planti manĝeblajn fungojn por riĉiĝi." En la jaro 1988 li sole iris al la Sanming-a Instituto de Fungoj en Fujiang-provinco por lerni rilatan teknikon.

 

    En la sekvanta jaro Yan Hucheng senpage transigis al siaj samvilaĝanoj fungsemojn kaj teknikon pri la plantado. Li subskribis kun samvilaĝanoj kontrakton pri aĉetado de fungoj. Tiel la produktejo de fungoj estis establita, kaj Yan Hucheng unuafoje fariĝis jura persono de entrepreno.

 

    "De la jaro 1989 ĝis la jaro 1994 sub mia gvido la nombro de kamparanaj familioj en Xichuan-gubernio, kiuj plantis manĝeblajn fungojn, superis 2 700 kaj tiu de familioj en ĉirkaǔaj gubernioj superis 4 mil. En la fino de la jaro 1994 pli ol 7 mil familioj riĉiĝis dank' al plantado de manĝeblaj fungoj." Vidinte, ke samlokanoj sin riĉigis, Yan Hucheng tre ĝojis.

 

    Post la jaro 1994 Ĉinio komencis grandforte disvolvi forstumadon kaj ekatentas protektadon de akvo kaj tero. Tiam Yan Hucheng konsciis, ke daǔra disvolvo de manĝeblaj fungoj estas konflikta kun la politiko de la ŝtato pri disvolvo de forstumado. Ĉar la materialo de fungbastonoj por planti manĝeblajn fungojn estas lignopecetoj, kaj farado de la fungbastonoj bezonas grandan kvanton da ligno. Kvankam la eksporto de la manĝeblaj fungoj al Tajlando, Koreio, Japanio kaj Singapuro povis alporti grandan profiton al samlokanoj, tamen konsiderante la ekologian medion, kiu estis iom post iom detruita, li sentis, ke la ŝtataj interesoj estas pli gravaj ol la individuaj. Pro tio li decidis ĉesigi plantadon de manĝeblaj fungoj kaj serĉi alian riĉigan vojon.

 

    Post enketado pri merkato Yan Hucheng decidis planti dioskoreajn zingibrojn, kiuj estis tre malabundaj en la drogherba merkato de Ĉinio. Li iris al la Nankina Instituto de Plantoj, diris al rilataj personoj sian ideon kaj enkondukis teknologiojn pri plibonigo de sovaĝaj dioskoreaj zingibroj kontraŭ 1.8 milionoj da juanoj. Kulturinte plantidojn de dioskoreaj zingibroj en la planta bazo de Xichuan li refoje senpage transigis ilin al siaj samlokanoj kaj subskribis kun ili rilatan kontrakton. Nelonge poste la planta areo de dioskoreaj zingibroj atingis 400 mil muojn (15 muoj = 1 hektaro).

 

    "En la fino de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento domoj el adoboj ne plu videblis en la vilaĝoj Maotang, Xihuang, Siwan, Jingguan kaj Dashiqiao de Xichuan-gubernio. Ili estis anstataǔigitaj de vicoj kaj vicoj da etaĝ-domoj," Yan Hucheng diris, ke sub lia gvido dek kelkaj miloj da kamparanoj sin liberigis de la malriĉeco per plantado de dioskoreaj zingibroj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments