El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unuafoja subnaĝado de Ĉinio en maro kun profundeco de 300 metroj

| 2014-01-13
Bookmark and Share


La subnaĝada sonorilo  

 


La 6 subnaĝistoj  

 

    La 12-an de januaro, la subnaĝada sonorilo kunportanta 3 subnaĝistojn revenis al la laborŝipo. Ili kompletigis saturadan subnaĝadon en la maro kun la profundeco de 300 metroj. Tio markis, ke Ĉinio havas kapablon por subnaĝi en la maro profunda je 300 metroj.

 

    Pro forta premo, homoj ne povas facile sin teni en profunda maro. Sed post invento de la tekniko -- staturada subnaĝado, subnaĝistoj povas adapti al la fortega premo per fortigo de tiu en siaj korpoj, kaj iras el la sonorilo post malfortigo de la premo.

 

    La 3 subnaĝistoj iris al la profunda maro matene kaj revenis al la vivanta kajuto por malfortigi la premon. Laŭplane, ili revenos al la tero en la 24-a de januaro kun aliaj 3 subnaĝistoj, kiuj antaŭe faris la saman laboron.

 

    Nun en evoluintaj landoj, ekzemple Britio, Usono kaj Japanio, estas tekniko por subnaĝi en maro profunda je 400 metroj. Ĉinio planas realigi subnaĝado en 500-metre profunda maro.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments