El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina ambasadoro kunsidis kun ĉinoj en Aŭstralio

| 2014-01-13
Bookmark and Share


Ma Zhaoxu (meze) kaj Zhou Guangming (la unua de dekstre)  

 

    La 12an de januaro en la ambasadorejo de Ĉinio en Aŭstralio ĉina ambasadoro Ma Zhaoxu kunsidis kun reprezentantoj de la ĉinaj elmigrintoj en New South Wales.

 

    Ma salutis la ĉeestantojn, kaj petis ilin transdoni novjaran saluton al la aliaj ĉinoj en Aŭstralio. Li diris, ke en longa tempo la ĉinoj kiuj loĝas en Aŭstralio ludis rolon kiel ponto por reciprokaj kono kaj kompreniĝo inter ĉinoj kaj aŭstralianoj kaj por akceli disvolviĝon la rilatojn inter Ĉinio kaj Aŭstralio. Ĉinoj en Aŭstralio faris pozitivan kontribuon por la disvolviĝo de Aŭstralio, kaj samtempe ili prizorgis kaj subtenis la disvolvadon, pacon kaj reunuigon de Ĉinio. Li esperis, ke la ĉinoj en Aŭstralio povos plue kontribui por disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Aŭstralio kaj aktive sin fandi en la lokan socion. La ambasadorejo de Ĉinio kaj ĝiaj konsulejoj en Aŭstralio kontinue servos al la ĉinoj en la lando.

 

    Zhou Guangming, prezidanto de la Aŭstralia Asocio de Samlokanoj el Chaozhou kaj honora prezidanto de la Aŭstralia Konsilio por Akcelado de Paca Reunuigo de Ĉinio, dankis al Ma pro la kunsido. La ĉeestantoj tute konsentis kun la opinio de Ma pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio, kaj esprimis siajn opiniojn por antaŭenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Aŭstralio. Ili diris, ke ili volas fari kontribuon por la ĉina-aŭstraliaj rilatoj kaj la plej frua realigo de la ĉina revo, rejunuigo de la ĉina nacio.

 

    Respondeculoj el pli ol 30 societoj de transmaraj ĉinoj en Aŭstralio kaj laborantoj de la ĉinaj ambasadorejo kaj konsulejoj en Aŭstralio ĉeestis en la kunsido.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments