El Popola Ĉinio>头条新闻>

Wang Yi: antaŭ la faktoj la maljustaj vortoj pri la helpo de Ĉinio al Afriko fariĝis palaj kaj feblaj

| 2014-01-13
Bookmark and Share


Wang Yi (meze de la unua vico) en la konstruejo de la Muzeo pri Civilizazio de Negroj  

 

    La 11-an de januaro Wang Yi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj, vizitis la Nacian Grandan Teatron kaj konstruejon de la Muzeo pri Civilizacio de Negroj en Dakaro, ĉefurbo de Senegalio, helpe konstruitan kaj konstruatan de Ĉinio. Li diris, ke antaŭ la fakto la maljustaj vortoj pri la helpo de Ĉinio al Afriko fariĝis palaj kaj feblaj.  

 

    Respondante demandon de raportisto Wang Yi diris, ke starante antaŭ la Nacia Granda Teatro kaj la Muzeo pri Civilizacio de Negroj helpe konstruata de Ĉinio, li sentas ĝojon kaj fieron. Tie estas plena je amika sento de la ĉina popolo al la afrika kaj antaŭ la faktoj la vortoj, kiuj riproĉis la helpon de Ĉinio al Afriko, fariĝis palaj kaj feblaj. Kvankam Ĉinio ankoraŭ estas disvolviĝanta lando, tamen ĝi volontas laŭ sia eblo daŭre fari kontribuon por konstruado de Afriko en la ekonomio, socio kaj kulturo.

 

    Wang Yi diris ankaŭ, ke post veno al Afriko la vorto, kiun li plej multe aŭdis, estas ĝustigi maljustecon pri la afrika historio. Tio estas laŭta krio de afrikaj fratoj el la koro. La maljusteco pri la afrika historio tuŝas diversajn flankojn, el kiuj la plej grava kaj la plej ĝustiginda afero estas restarigi la dignon kaj la pozicion, kiujn la negroj devas havi, kaj rekoni la kontribuon de la negroj al la homa civilizacio. La finkonstruado de la Muzeo pri Civilizacio de Negroj ludos gravan rolon por tio.

 

    La Nacia Granda Teatro estas la plej granda projekto en Senegalio helpe konstruita de Ĉinio. La teatro estis finkonstruita kaj ekfunkciigita en la jaro 2012. Ĝi povas enteni 1 800 vizitantojn kaj estas la plej bona teatro en Afriko por gastigi la plej gravajn prezentojn en Senegalio. La Muzeo pri Civilizacio de Negroj estas alia grava inĝenierado en Senegalio helpe konstruata de Ĉinio post la Nacia Granda Teatro. Laŭplane ĝi estos finkonstruita en la jaro 2016.

 

    Senegala ministro pri kulturo Abdoul Aziz Mbaye, kiu akompanis Wang Yi en la vizito al la lando, alte laŭdis la konstruan atingon de la Nacia Granda Teatro kaj diris, ke la konstruaĵo plej grandioza en Dakaro riĉigis kaj levis la kulturan vivon de la senegala popolo. La finkonstruo de la Muzeo pri Civilizacio de Negroj havas grandan signifon por la tutmondaj negroj, ĉar tio fortigos apartenan senton de la negroj al la afrika tero kaj al ĝia civilizacio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments