El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina sfera roboto por iradi en la polusa regiono plenumis la unuan eksperimenton en Antarktio

| 2014-01-14
Bookmark and Share


La sfera roboto por iradi en polusa regiono faras la unuan eksperimenton en Antarktio.  

 

    Lastatempe la ĉina sfera roboto por iradi en la polusa regiono, kiu estis farita de la Ŝanhaja Universitato kaj la Ĉina Esplora Centro de Polusa Regiono, plenumis la unuan eksperimenton en Antarktio. La eksperimento montris, ke la internaj sistemoj de la roboto funkcias stabile.

 

    La 16-an de decembro 2013 la sfera roboto atingis Zhongshan-stacio en Antarktio sekvante la ŝipon Xuelong, kiu portis membrojn de la 30-a ĉina ekspedicio al Antarktio, post surmara vojaĝado dum pli ol unu monato. Je la 16-a horo de la 2-a de januaro 2014 laŭ la pekina tempo la roboto faris la unuan eksperimenton en la polusa regiono je 10 kilometroj fore de Zhongshan-stacio. Je la 16-a horo kaj 3 minutoj la poŝta kesto en Ŝanhajo per artefarita satelito ricevis la unuan mesaĝon senditan de la roboto en Antarkto. Post kontrolo oni konstatis, ke la donitaĵoj kolektitaj de la roboto estas ĝustaj kaj laŭ antaŭa projekto la sistemo havas renovigitajn donitaĵojn post ĉiu 3 minutoj. Tio montris, ke la internaj sistemoj de la roboto funkcias normale kaj stabile.

 

    Laŭ konigo, la sfera roboto havas diametron de 2.8 metroj. Ĝi konsistas el protekta sistemo de ŝelo el du-tavola fleksebla glob-membrano kun funkcio de skuo-moderigo, el sfera sistemo por kolekti kaj analizi donitaĵojn kaj el interna telekomunika sistemo. La sun-energia membrano surface de la interna sfero liveras elektron al la elektronika ekipaĵo de la roboto kaj la ekstera sfero de la roboto povas fari longdistancan iradon helpe de vento por mezuri ĉirkaŭajn temperaturon, humidecon, aerpremon, lokalizon de la roboto kaj ĝia irad-rapidecon, kaj sendis rilatajn donitaĵojn al la difinita poŝtkesto en la Ŝanhaja Universitato per artefarita satelito.

 

    Post la eksperimento la sfera roboto faros kolektadon kaj analizon de donitaĵoj kaj liveros efikan mezuran rimedon por fari pli-long-distancan esploradon en Antarkto.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments