El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La afrika esperantistaro pretas inviti la mondon

| 2014-01-14
Bookmark and Share

    La 4-an de januaro finiĝis la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto, kiu dum unu semajno disvolviĝis en la benina urbo Kotonuo kun 32 partoprenantoj el 11 landoj. Krom la afrikaj landoj Benino, Burundo, Ebur-Bordo, Kamerunio, Niĝerlando, Senegalo, Sud-Afriko kaj Togolando, reprezentitaj estis ankaŭ Haitio, Svedio kaj Svislando. Inter la partoprenantoj estis kvar el la sep membroj de la Afrika Komsiono de UEA, interalie ĝia kunordiganto Adjévi Adjé, kaj tri el la dek ankoraŭ vivantaj afrikaj kongresanoj de la jubilea UK en Varsovio en 1987. Ekstermovadan prestiĝon donis la partopreno de la vicurbestro de Kotonuo, s-ro Augustin Houessinon, kiu parolis en la inaŭguro kaj la fermo.

 

    La kongreso estis kunorganizita de tri partneroj: Afrika Komisiono de UEA, Asocio de Beninaj Esperantistoj (landa asocio de UEA) kaj la svisa-benina neregistara organizaĵo Scio SenBariloj. En la programo estis 18 prelegoj kaj unuhora Skajpa kunveno kun la Novjara Renkontiĝo en Germanio. En la Silvestra Vespero oni dancis, dum la lasta vespero, la 3-an de januaro, estis nacia vespero, en kiu prezentiĝis tri muzikgrupoj. Okazis ankaŭ sesio de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA. Pri la dua nivelo sukcesis unu kandidato kun la noto "Bone", pri la tria nivelo du kandidatoj kun la noto "Tre bone".

 

    La kongresa rezolucio esprimis dankojn al UEA, Institucio Hodler'68 kaj multaj individuaj esperantistoj el ĉiuj mondopartoj, kies subteno ebligis okazigi la kongreson, 17 jarojn post la 4-a Afrika Kongreso en Tanzanio. La rezolucio emfazis la neceson de internaciaj Esperanto-renkontiĝoj kiel rimedo por spertiĝo kaj lingva perfektiĝo de la movado en Afiko. Tiucele oni esprimis pretecon okazigi IJK, UK kaj/aŭ ILEI-konferencon en Afriko, eĉ jam en 2016. La rezolucio pledas ankaŭ por modernigo de la Afrika Oficejo de UEA en Lokossa, Benino, kiel montrofenestro de Esperanto en Afriko.

 

(el uea.org)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments