El Popola Ĉinio>头条新闻>

Vekiĝis Chang'e-3

| 2014-01-14
Bookmark and Share


La luna veturilo fotita de panorama fotilo 

 


La lunsondilo fotita de terena fotilo 

 


La Tero fotita de terena fotilo  

 

    Je 21 minutoj post la 8a matene de la 12a de januaro la surluniĝilo de Chang'e-3 aŭtomate vekiĝis pro lumo. Antaŭ tio ankaŭ la luna veturilo Jada Kuniklo aŭtomate vekiĝis je la 5a horo de la antaŭa tago. La du aparatoj sukcese pasigis la unuan lunan nokton, 14 tagoj sur la Tero, kaj toleris tre malaltajn temperaturojn sur la Luno. Tio markis, ke Ĉinio sukcese trarompis la teknikan barilon por restado de la luna veturilo dum luna nokto.

 

    La 2an de decembro 2013 la lunsondilo Chang'e-3 estis pafita. En la 14a de la sama monato ĝi mole surluniĝis, kaj en la sekva tago la surluniĝilo kaj la luna veturilo apartiĝis kaj fotis unu la alian. En la unua luna nokto la surluniĝilo kaj la luna veturilo plenumis ĉiujn planitajn startigiajn laborojn. La terena fotilo instalita sur la surluniĝilo faris ĉirkaŭlunajn fotojn, kaj unuafoje ĝi fotis la Teron. Panorama fotilo de la luna veturilo ankaŭ rondire fotis la Lunon, kaj ricevis kolorajn tridimensiajn fotojn. En la tria tagdeko de decembro 2013 la du aparatoj estis en la malŝaltita stato ĝis la vekiĝo.

 

    La surluniĝilo kaj la luna veturilo nun bone funkcias, kaj la veturilo estas je 30 metroj sude de la surluniĝilo. En la dua luna nokto la lunsondilo komencos scienc-esploran periodon. Sciencistoj de la tera stacio sendis signalon por instrukcii la lunan veturilon, kaj normalaj estas la ricevo kaj traktado de datenoj en ĉiuj komandaj stacioj kaj centroj sur la Tero.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments