El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis fajra akcidento en malnova urbo de Yunnan

| 2014-01-14
Bookmark and Share


Soldatoj en la estingado de la fajro  

 


La malnova urbo antaŭ la fajra akcidento  

 

    Frumatene de la 11-a de januaro okazis en malnova urbo de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio granda fajra akcidento, kiun estingis 2 mil homoj en pli ol dek horoj.

 

    Tiu ĉi fajra akcidento kaŭzis damaĝon al 335 domoj de 3 komunumoj. 242 domoj estis detruitaj de la fajro kaj 43 -- forigitaj pro konstruado de fajro-preventa baro. Oni ankaŭ malkonstruis 50 tegmentojn, ĉar ili estis faritaj de ligno kaj facile ekbrulis. Estas bezonata la tempo por eltrovi la kaŭzon de la fajro.

 

    Ĝis la 12-a jam denove funkciis la sistemoj de akvo, elektro kaj komunikado. Policanoj kaj soldatoj restas en la akcidentejo por ĝin purigi.

 

    Pli ol 2 600 homoj translokis al hoteloj kaj hejmoj de amikoj kaj familianoj. Nun ili estas en stabila stato. La registaro disdonis vestojn kaj ilojn por ĉiutaga uzado al 550 cent homoj, kiuj provizore loĝas en 11 hoteloj.

 

    La lokaj registaroj kunlaboras por pacigi la loĝantojn kaj solvi iliajn problemojn. Oni jam komencis inspekti kaj ripari fajro-preventajn instaladojn.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments