El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

E-laborantoj estas bezonata en nordokcidenta Ĉinio

| 2014-01-15
Bookmark and Share

    Esperanto-Centro, preparata nun en la nordokcidenta Ĉinio, deziras dungi Esperanto-parolanton ĉinan aŭ alilandan.

 

    La oficisto devos plenumi jenajn taskojn en la Esperanto-Centro:

 

    Organizi Esperanto-Kurson;

 

    Organizi Retan Esperanto-Kurson;

 

    Organizi anglan lingvan kurson por lokaj interesantoj (se li kapablus);

 

    Redakti kaj eldoni retan gazeton;

 

    Administri membrojn de Esperanto-organizo;

 

    Administri Esperanto-retejon;

 

    Gastigi vizitantojn;

 

    Iniciati Esperanto-agadon en Ĉinio;

 

    Propagandi Esperanton en diversaj retejoj kaj eldonaĵoj;

 

    Flanke iomete prizorgi komercadon de la centro, kiun prizorgos ĉefe la direktoro de la centro;

 

    Purigi kaj ordigi la ĉambrojn de la centro.

 

    Kondiĉoj por la oficisto:

 

    Viro, nefumanto, flua Esperanto-parolanto, kiu:

 

    Deziras labori profesie por Esperanto;

 

    Kapablas uzi komputilon;

 

   Kapablas bone verki en Esperanto kaj en nacia lingvo;

 

    Bone edukita (simile kiel diplomito en altlernejo);

 

    Laborema kaj serioza.

 

    La centro liveros al la oficisto simplan loĝ-ĉambron ene de la centra oficejo, litaĵojn, kaj salajron kiu sufiĉos por vivo laŭ la loka vivnivelo.

 

    La oficisto laboros 8 horojn tage, ricevos du-tagan ferion semajne, kaj oficialajn feriojn laŭ la ĉina leĝo.

 

    La oficisto mem prizorgos kuiradon, sanon, kuracon, veturadon kaj vizpeton.

 

    Alilanda kandidato laboros minimume 6 monatojn laŭ kontrakto. Ĉina kandidato estos oficiale dungota post provlaboro dum 3 monatoj.

 

    La kandidatoj bonvole sendu sian biografion kaj planon rete al trezoro@uea.org,

 

    kaj poste skajpe aŭ telefone interparolu kun:

 

    Huang Yinbao (Trezoro), konsiliano kaj ĉina peranto de UEA

 

    skype: hungyinbao

 

    poŝtel. +86+18893316800, QQ: 552319856

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments