El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping interparolis kun Rosen Plevneliev en Pekino

| 2014-01-15
Bookmark and Share


Xi Jinping (dekstre) kaj Rosen Plevneliev antaŭ la interparolo  

 

    La 13-an de januaro en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun bulgara prezidanto Rosen Plevneliev. La dulandaj ŝtatestroj pozitive taksis la disvolvan procezon de la duflankaj interrilatoj kaj faris projekton pri la kunlaboroj inter la du landoj en la estonteco kaj decidis starigi la ĉiuflankajn amikajn kunlaborajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Bulgario.

 

    Xi Jinping bonvenigas Rosen Plevneliev fari viziton al Ĉinio en la komenco de la nova jaro. Xi Jinping diris, ke Rosen Plevneliev estas la unua fremdlanda prezidanto, kiu vizitis Ĉinion en la kuranta jaro. La ĉi-foja vizito far Rosen Plevneliev malfermis la preludon de la aktivado por celebri la 65-an datrevenon de la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Bulgario. Dum la pasintaj 65 jaroj, malgraŭ tio, ke multe ŝanĝiĝis la internacia situacio kaj la naciaj cirkonstancaroj de la du landoj, la dulandaj interrilatoj ĉiam disvolviĝas stabile kaj sane, kaj la reciproka tradicia amikeco estas pli kaj pli firma. Nuntempe la ĉina popolo penadas por realigi la grandan releviĝon de la ĉina nacio kaj ankaŭ Bulgario penadas por realigi la disvolvan celon de la lando. La du landoj devas intensigi kunlaborojn kaj kune antaŭenmarŝi mano en mano. Starigi ĉiuflankajn amikajn kunlaborajn partnerajn interrilatojn estas klara oriento pri la dulandaj rilatoj unuafoje farita de la du flankoj kaj tio montras direkton por la disvolvo de la duflankaj interrilatoj en la estonteco. La du flankoj devas kune penadi kaj antaŭenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Bulgario akiri pli grandan disvolvon en la nova periodo.

 

    Rosen Plevneliev diris, ke Bulgario estas la dua lando, kiu starigis la diplomatiajn interrilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. Sub la kunaj kreado kaj gvidado de la gvidantoj de la du landoj la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Bulgario estas senĉese daŭrigita kaj profundigita. Bulgario admiras Ĉinion pro ĝiaj grandaj atingoj en disvolvado kaj kredas, ke realigi la revon de Ĉinio ne nur feliĉigos la ĉinan popolon, sed ankaŭ utilos al tiuj de la tuta mondo. Bulgario rigardos Ĉinion kiel sian plej gravan kunlaboran partneron en Azio kaj volas kun la 65-a datreveno de la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kiel decidiga momento grandigi reciprok-utilajn kunlaborojn kaj levi la dulandajn rilatojn al pli alta nivelo.

 

    Post la interparolo la du flankoj subskribis la "Komunan Komunikaĵon de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Bulgara Respubliko pri Starigo de Ĉiuflankaj Amikaj Kunlaboraj Partneraj Rilatoj". La dulandaj ŝtatestroj kune atestis la subskribon de la interkonsento inter la dulandaj registaroj pri surmara transportado, tiun de memorando pri reciproka starigo de kulturaj centroj kaj tiun de aliaj kunlaboraj dokumentoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments