El Popola Ĉinio>头条新闻>

Preparo por starigi novan stacion en Antarktio

| 2014-01-15
Bookmark and Share


Materialoj transportataj al Viktorio 

 


Mapado en Viktorio  

 

    La 13an de januaro per la ŝipo Xuelong la 30a antarkta ekspedio de Ĉinio atingis la regionon de Viktorio por fari primaran esploron por tie starigi novan stacion.

 

    Ĉinaj sciencistoj de la 29a antarkta ekspedio serĉis taŭgan lokon kaj planis starigi la novan stacion je 79.59 gradoj de la suda latitudo kaj je 153.42 gradoj de la orienta longitudo. Ĉifoje sciencistoj faros pluan esploron ĉirkaŭ la elektita loko.

 

    Surloke oni vidis markon de la elektita loko kaj aŭtonoman observatorian turon. La nova stacio situos en golfo, dorse de neĝkovrita monto, fronte al maro kaj najbare al glaci-breto kaj neĝkovrita vulkano. Apude troviĝas ankaŭ scienc-esploraj stacioj de Sud-Koreio, Germanio kaj Italio. Je pli ol 300 km sude de la konstruota stacio estas la usona stacio McMurdo, la plej granda en Antarktio.

 

    Dek membroj de la ekspedio starigis tentojn kaj planis tranokti kvar tagojn tie por fari primarajn preparojn, inkluzive de mapado, topografia mezurado, dezajnado kaj ekspluatado.

 

    Ĉinio planas starigi du novajn staciojn en Antarktio, unu estas la konstruata Taishan-stacio, somera landinterna stacio, kaj la alia planita stacio estas tutjara kaj konstruota en la regiono de Viktorio.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments