El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lijiang sin diskonigis en Singapuro

| 2014-01-16
Bookmark and Share


En la malnova gubernio Dayan de Lijiang

 


Loĝdomoj de la nacimalplimulto Naxi  

 

    La 13-an de januaro okazis en Singapuro gazetara konferenco pri turismo de Lijiang, bela urbo de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio, kaj tie oni diskonigis al la singapura popolo belan bejzaĝon, specialan kutimon kaj ekomonian disvolviĝon en la urbo Lijiang.

 

    De oktobro de la pasinta jaro, la flugilo de Singapuro al Lijiang oficiale startis. Ĝi faciligis ekonomian kaj turisman interŝanĝojn de la du landoj, kaj kreis bonan kondiĉon al komunikado kaj kunlaborado en turismo, ekonomio kaj kulturo. Lijiang, kiu en historio estis grava urbo ĉe la Silka Vojo kaj la Vojo de Teo-Komerco, riĉas je resursoj turisma, akva kaj minera.

 

    Lijiang ĉiujare akceptas pli ol 20 milionojn da vizitantoj el la tuta mondo. Famaj pitoreskejoj estas la malnova urbo Lijiang, la neĝmonto Yulong, la monto Laojun kaj la lago Lugu.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments