El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina "Yutu" faris la unuan sciencan esploradon pri la tero sur la surfaco de la luno

| 2014-01-16
Bookmark and Share


"Yutu" faras la unuan sciencan esploron pri la tero sur la surfaco de la luno. 

 


Laborantoj de la Spaconaŭtika Kontrola Centro de Pekino teleregas "Yutu".  

 

    Je la 21-a horo kaj 45 minutoj de la 14-a de januaro laŭ la pekina tempo, sub la preciza regado de la Spaconaŭtika Kontrola Centro de Pekino la aparato "Yutu", kiu rondiras sur la luno, malfermis la maŝinan brakon kaj faris la unuan sciencan esploradon pri la tero sur la surfaco de la luno.

 

    Wu Fenglei, vicdirektoro de la Ĝenerala Oficejo de la Spaconaŭtika Kontrola Centro de Pekino, konigis: "La sukceso de la ĉi-foja esplorado markis, ke Ĉinio rompis la teknikon de funkciigo kaj regado de altprecizeca maŝina brako sur la surfaco de la luno kaj realigis milimetro-gradan precizan regadon de la maŝina brako ekster 380 mil kilometroj."

 

    Laŭ rilata informo, limigite de mov-dimensio de la aparato "Yutu" kaj influite de ĝia evitado de obstakloj, la maŝina brako devas plenumi esploradon al unu difinita celo post pli ol 10 paŝoj kaj preskaŭ ĉiu paŝo bezonas ekstreme precizan kalkuladon. En la frumateno de la 23-a de decembro 2013 la Spaconaŭtika Kontrola Centro de Pekino faris teston pri regado de ĝia maŝina brako kun la celo fari teknikan konfirmon por la ĉi-foja esplorado pri elementoj kaj konsisto de la tero sur la luno kaj por alia scienca esplorado.

 

    Laŭ konigo, dum la unua scienca esploro fare de Yutu la X-radia spektrometro ĉe ekstremo de ĝia brako distancas de la esplorita celo je ĉirkaŭ 20 milimetroj kaj la esploro daŭris ĉirkaŭ 30 minutojn. En la venontaj tagoj "Yutu" faros sciencan esploradon pri ŝtonoj kaj kavoj sur la luno.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments