El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanta PEN-centro diskutas pri Nobel-kandidato

| 2014-01-16
Bookmark and Share

    Ekde 2008 Esperanta PEN-Centro kandidatigas d-inon Marjorie Boulton por la literatura Nobel-premio, post la forpaso de c-ano William Auld kaj unufoja kandidatigo de c-ano István Nemere. La kandidatigo rezultis el interna selektado fare de dudeko da verkistoj, PEN-anoj, kaj referendumo fare de la abonantaro de "Literatura Foiro".

 

    Lastatempe leviĝis voĉo favora al rekonsidero pri la kandidato, surbaze de novaĵoj dum la lastaj ses jaroj. Tial nova selektado kaj nova referendumo okazos ĉi-jare. Estos konsiderata ankaŭ la apogo al eventualaj kandidatoj de aliaj literaturoj.

 

    La kandidatigo havas moralan signifon: neniu pretendas la atenton de la Sveda Akademio. Sed multaj literaturoj ne kapablas esprimi kandidaton, kaj jam tio signalas la relativan forton de la nia. Krome, subteni alilingvajn verkistojn povas krei simpation al la esperanto-literaturo.

 

(el ESPERANTA CIVITO)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments