El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

La Novjara Koncerto

| 2014-01-16
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    Du horojn da klasika muziko mi ĝuis kune kun geamikoj. Famajn simfoniojn eŭropajn kaj ĉinajn ludis la Filharmonia Orkestro de Ĉinio gvidita de juna direktoro Xia Xiaotang.

 


Antaŭ la koncerto: Mi (la dua de dekstre) kun kelkaj geamikoj el Ukrainio, Francio kaj Germanio, ankaŭ redaktoroj ĉe aliaj eksterlandaj eldonaĵoj 

 

    La Novjara Koncerto (baldaŭ venos la nova jaro laŭ la ĉina tradicia kalendaro, ĉifoje ĝi estos la jaro de la ĉevalo) okazis en teatro troviĝanta en antikva pekina parko tute apude de la Malpermesita Urbo, ĝia nomo estas Zhongshangongyuan. La parko estas aparte vizitinda, ĉar tie oni povas admiri belegajn majestajn arbojn, aĝajn kelkcent jarojn, kaj kiel kutime en Pekino ankaŭ en tiu parko dumtage homoj dancas, kantas, praktikas tajĝjiĉjŭan-on, ludas tradiciajn instrumentojn.

 


Tiu staranta homo bonvenigas nin kaj prezentas la Filharmonian Orkestron de Ĉinio. 

 

    Kun granda plezuro mi aŭskultis klasikaĵojn de la ĉina populara muzika kulturo kiel "La puraj akvoj de la Rivero Wanquan" aŭ "Feliĉaj soldatinoj". La Orkestro ludis inter aliaj ankaŭ partojn de la "Lago de la Cignoj" komponita de Petr Iliĉ Ĉajkovskij kaj Jalousie Tango Tzigane de Jacob Gade, kiujn mi ĝenerale aparte ŝatas kaj ĉifoje, unuafoje por mi aŭskultis ilin, kiujn ludis ĉinaj gemuzikistoj. Certe tio aldonis laŭ mia sento ion belan, iamaniere la ĉinaj direktoro kaj orkestro riĉigis tiujn neforgeseblajn melodiojn el fora Eŭropo. La ĉeestantoj plurfoje petis bison.

 


La direktoro Xia Xiaotang kaj la Orkestro ricevantaj longdaŭran aplaŭdon 

 

    Iaj lastaj detaloj estas nepre menciindaj. La koncerto estis organizita de la ĉina administracio, kiu zorgas pri la eksterlandaj fakuloj kunlaborantaj ĉe malsamaj ŝtataj organizoj. La bileto, iom multekosta, estis donaco al ni.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments