El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Forpasis la ĉina veterana esperantisto Liu Daosheng

| 2014-01-16
Bookmark and Share

 

    S-ro Liu Daosheng, veterana esperantisto, forpasis en la 9-a de januaro, 2014, en sia aĝo de 101 jaroj.

 

    Liu Daosheng naskiĝis en la provinco Jiangsu en la jaro 1913 kaj eklernis la lingvon en la 1930-aj jaroj de la 20-a jarcento, tiam li partoprenis la nacisavan movadon en Pekino utiligante Esperanton. En la 1980-aj jaroj, siatempe li oficis kiel gvidanto de Pekino (sekretario de la Pekina Municipa Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la pekina komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco), li daŭre subtenis la lokan Esperanto-movadon.

 

    Liu Daosheng ludis gravan rolon en la pekina E-movado. Li multe kontribuis por la fondiĝo de la Pekina Esperanto-Asocio kaj longtempe zorgis pri ĝia disvolvon kiel la honora prezidanto. Li estas ankaŭ unu el la iniciatintoj de la Pekina Federacio pri Soci-Sciencaj Rondoj.

 

    Dank'al lia klopodado la pekina E-movado sukcese disvolviĝis kaj progresas. Lia forpaso estas granda perdo por la pekina E-movado.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments