El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Eŭropa Komisiono diskriminacias junularajn asociojn laŭ la lingvo

| 2014-01-17
Bookmark and Share

de Redazione

 

 

 

    La programo Erasmus+, kun buĝeto de 14,77 miliardoj da eŭroj, estis antaŭ nelonge lanĉita por ke civitanoj kaj asocioj povu kandidatiĝi por ricevi monan subtenon por iliaj projektoj. EU teorie disponigas egalan aliron al la monfontoj, kaj subtenas multlingvecon. Tamen la gvidlibro kaj la deviga registriĝpaĝo pri kiel akiri la monsubtenon haveblas nur en unu lingvo, tiel igante la konkurson tute distordita. La Eŭropa Komisiono devas rapide disponigi la tradukojn en ĉiuj oficialaj lingvoj de EU.

 

    En decembro la Eŭropa Komisiono publikigis la gvidlibron de la nova programo Erasmus+, kiu estas la kadra programo de Eŭropa Unio pri edukado, trejnado, junularo kaj sporto de 2014 al 2020. La buĝeto de la programo Erasmus+ estas 14.77 miliardoj da eŭroj. Temas pri gravega kaj ampleksa programo, kiu financas, interalie, internaciajn kunlaboradojn kaj iniciatojn de eŭropaj junularaj asocioj, transnacian trejnadon kaj studentan moveblon.

 

    Erasmus+ estas programo malfermita al ĉiuj, grandaj aŭ malgrandaj asocioj, neregistaraj organizoj, publikaj instancoj, kaj ne nur al fakuloj. Oni atentus demokratan kaj inkluzivan komunikon pri tiu gravega programo, tiel ke ĉiuj eŭropaj civitanoj kaj asocioj povus samrajte partopreni en ĝi. Tamen, la gvidlibro kaj la regularo de Erasmus+ haveblas nur en la angla. Temas pri pli ol 200 paĝoj kiuj enhavas la detalan priskribon de la kompleksaj proceduroj por akiri financan subtenon de Eŭropa Unio. La tradukoj en la aliaj 23 oficialaj lingvoj de EU ne haveblas, kaj laŭ la Eŭropo Komisiono, ili ne haveblos antaŭ aprilo 2014.

 

    Eŭropa Komisiono klare diskriminacias la eŭropajn civitanojn kaj asociojn kiuj ne konas la anglan, kaj donas nepravigeblan avantaĝon al britaj kaj irlandaj neregistaraj organizoj, asocioj kaj publikaj instancoj. La unua limdato por prezenti projektojn kadre de la programo Erasmus+ estas jam la 17a marto. Tio signifas antaŭ la publikigo de la gvidlinioj en la aliaj 23 oficialaj lingvoj de EU. Estas simple ne ebla por civitanoj kiuj ne regas la anglan partopreni en projekto kiu estas financita per la EU buĝeto, t.e. per la impostoj de ĉiuj eŭropaj civitanoj.

 

    Tiu situacio estas tute ne akceptebla. Eŭropa Komisiono devas rapide publikigi la tradukojn de la gvidlinioj kaj la deviga registriĝpaĝo en la aliaj oficialaj lingvoj kaj prokrasti la unuajn limdatojn, tiel ke ĉiuj asocioj havu laŭeble plej samajn eblojn partopreni en Erasmus+.

 

(el Disvastigo)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments