Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Hu Lianrui -- sento de malajzia ĉino por la mediprotekto en Tibeto

| 2014-01-17
Bookmark and Share

de WANG JUN

 

    "Mi volas iri al Tibeto, mi volas iri al Tibeto por rigardi la senlimajn neĝmontarojn, tie la pejzaĝoj estas belaj kaj herbejoj -- verdaj, tie kuŝas mia anima alpo..." Kiel diras la furora kanto de Wulan Tuoya, kantistino el Interna Mongolio, multaj homoj admiras la puran, belan kaj sanktan Tibeton.

 


 S-ro Hu Ruilian (meze) demandas laborantojn de la Qiangtang-a Natura Parko pri la detala situacio de la parko.  


    Hu Ruilian estas ĉindevena entreprenisto el Malajzio, prezidanto de la transmara kompanio Perfect (Perfekto). Li estas unu el tiuj elmigrintaj ĉinoj, kiuj loĝas en alia lando kaj havas fortan deziron viziti Tibeton same kiel supre menciitaj homoj. Kaj li havas specialan senton... ke li helpu protekti la medion de la Qiangtang-a Natura Parko de Tibeto.

 

    Delonge Hu Ruilian sin dediĉis al laboroj de publikaj interesoj. Por siaj sociaj laboroj li vekis ankaŭ atentojn kaj subtenadon de ĉinoj en la ĉina provinco Tajvano kaj Malajzio, Singapuro, Francio kaj Germanio. En 2011 tre hazarde li konatiĝis kun s-ro Lin Xiaodong, direktoro de la ĉina programo sub la Internacia Protekta Societo pri Sovaĝaj Estaĵoj (IPSSE). Tra lia prezento Hu eksciis pri la Qiangtang-a Natura Parko kaj ekhavis fortan intereson pri ĝi .

 

    Laŭ Lin Xiaodong la biologia diverseco sur la Tibeta Altebenaĵo estas riĉa kaj unika. Tie estas la dua granda natura parko de la mondo -- la Qiangtang-a Natura Parko. Kun la areo de tricent mil kvadrataj kilometroj kaj la alteco de meznombre 4 300-7 000 metroj super la marnivelo, ĝi estas ŝtat-nivela natura parko, kie vivas brutaro de tibetaj gazeloj, sovaĝaj gruntbovoj, neĝleopardoj, brunaj ursoj kaj similaj mamuloj. Oni eĉ povas diri metafore, ke la ĝojo kaj malĝojo de la Natura Parko Qiangtang influas la klimaton kaj medion de Azio, eĉ tiujn de la tuta mondo.

 


S-ro Hu Ruilian (la tria de maldekstre) kunfotiĝas kun laborantoj de la parko.  


    Pri tio Kang Aili, program-direktoro de la ĉina zono de IPSSE, diris ke la parko havas vastan kampon, kaj kompleksan klimaton. Multaj loĝantoj senpage partoprenas en protektado de la sovaĝaj bestoj kaj per tio ili rolas kiel iliaj protektantoj. Pro la vasteco de la zono ili devas patroli areon vastan je meznombre kelkmil kvadrataj kilometroj. Tamen pro tio, ke la ekonomio en tiu regiono estas postiĝinta, kaj mankas al la protektantoj necesaj trafikiloj. Ili ofte devas iri al patrolado nur piede aŭ bicikle, kaj tio forte influas la protektajn laborojn kaj estas urĝe bezonata helpo tiuflanka.

 

    Eksciinte pri tio Hu Ruilian interkonsiliĝis kun la altranguloj de sia kompanio por kolekti monon kaj partopreni en la laboroj de la protektado en la natura parko. Li fine decidis kunlabori kun la Tibeta Administracio pri Forstumado kaj IPSSE iniciatis programon por la mon-donacado nomatan "Cent motorciklojn al la protektantoj, unuaniman subtenon al la parko Qiangtang".

 

    Inter aŭgusto kaj septembro de 2012 en Ali kaj Naqu de Tibeto la protektantoj ricevis de Hu Ruilian kaj lia kompanio Perfect 100 motorciklojn kun la totala valoro de 658 mil juanoj.

 

    Nima Pingcuo, direktoro de la Administracio pri Forstumado de Ali, diris ke estas la unua fojo por la parko ricevi donacon de entrepreno. Estas atendite, ke la motorcikloj solvos la malfacilojn pro la manko de trafikiloj kaj ludos gravan rolon en protektaj laboroj.

 


Protektanto de la parko donacas hada-on al Hu Ruilian por lin danki.  


    Hu Ruilian diris: "Ni faris nur tion, kion ni devas fari. Ni deziras, ke la kontribuado veku pli da atentoj kaj subtenado de la socio por disvolvi la parkon kaj por helpi la protektantojn kaj kompreneble la vivestaĵojn tie." 

 

    Julie de 2013 Hu Ruilian flugis de Pekino al Tibeto por pli bone ekscii pri la protektado en Qiangtang kaj por tie enketadi. Li vizitis homojn kiuj utiligas la donacitajn motociklojn kaj eniris la centran zonon de Qiangtang je 5 000 metroj super la marnivelo. Tie li vojaĝis tre malfacile, tamen el tio li ekhavis senton neniam spertitan.

 

    "La ekologio de Qiangtang estas ja grava. Se nur ĝi estos detruita, en la sekvaj mil aŭ eĉ dekmil jaroj ĝi ne povos reviviĝi," diris Hu Ruilian. "La ekologia protektado ne devas esti limigita de regiono aŭ de landlimo. La parko en Qiangtang ricevis belan nomon 'Reĝlando de Sovaĝaj Bestoj'. Kiel entreprenisto mi prenis sur min devon laŭeble multe kontribui por ĝi."

 

    Dum la enketado Hu eksciis, ke kvankam oni jam donacis 100 motorciklojn por la protektantoj, tamen la kvanto de motorcikloj ankoraǔ ne sufiĉas por kontentigi la bezonon. Multaj protektantoj ankoraŭ patroladas piede aǔ per bicikloj.

 

    Hu diris: "La Qiangtang-a Natura Parko estas natura juvelo de la ĉina popolo, kaj ankaǔ tiu de la popoloj de la tuta mondo. Ni deziras, ke pli da homoj daŭre atentu kaj subtenu la protektadon de sovaĝaj bestoj por ke ili povu feliĉe vivi en sia hejmloko."

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments