El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

PEA okazigis tekunvenon por festi la Printempan Feston

| 2014-01-20
Bookmark and Share


La Shijiahutong-a Muzeo  


La tekunveno 

 
Post la kunveno oni rigardis la ekspozicion en la muzeo.
    En la 18-a de januaro la Pekina Esperanto-Asocio (PEA) okazigis tekunvenon por festi la ĉinan tradician Novjaron --Printempan Feston. Pli ol 60 membroj de PEA partoprenis la kunvenon.

 

    En la kunveno s-ro Nan Youli, prezidanto de PEA, faris enkondukan parolon, en kiu li prezentis la laborojn de la asocio en la pasinta jaro, menciis kaj laŭdis kelkajn membrojn pro iliaj rimarkindaj agadoj kaj alvokis gejunulojn diligente lerni nian lingvon Esperanto kaj aktive partopreni la E-aktivadojn.

 

    En la kunveno oni retrorigardis la laborojn de la asocio en la pasinta jaro kaj diskutis pri la laborplano por la nova jaro. En la lastaj jaroj PEA regule okazigis seriojn da aktivadoj inkluzive de seminarioj, prolegoj, forumoj kaj ekskursoj, kiuj efektive vigligis la lokan E-movadon kaj multe kontribuis al la teoriaj studado kaj esploro de la lingvo en Pekino.

 

    Laǔplane la asocio en la kuranta jaro okazigos someran renkontiĝon kunlabore kun la Tianjin-a E-Asocio en julio en Beidaihe, tre fama vidinda marurbo en norda Ĉinio kaj daǔrigos sian serion da regulaj aktivadoj, nome prelegoj pri Esperanto al la publiko, forumoj kaj tekunsidoj kaj similaj aktivadoj inter la membroj de la asocio.

 

    En la kunveno oni spektis ankaǔ la du belajn Esprantajn videojn Ĉarma Pekino kaj Longa Rivero, faritajn de la Pekina Esperanto-Asocio. La videoj per Esperanto prezentas la urbon Pekino kaj longan historion de Ĉinio.

 

    La kunveno okazis en la Shujiahutong-a Muzeo en centra kvartalo de Pekino, kie kolektiĝas multaj ĉinaj tipaj tradiciaj kvadrataj kortoj. (Chen Ji)

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments