El Popola Ĉinio>头条新闻>

Foto-ekspozicio pri japana agresado al Ĉinio

| 2014-01-21
Bookmark and Share


Fotoj pri la japana agresado al Ĉinio 

 


En la foto-ekspozicio  

 

    La 18an de januaro estis malfermita al la publiko la Polica Muzeo de Ji'nan, Ĉinio. Ene troviĝas pli ol 300 fotoj faritaj de japano Sakai Shoichi pri la japana agresado al Ĉinio kaj la pacifika milito. Ili estas unuafoje publikigitaj, kaj pruvas la militarismon kaj agresadon de Japanio.

 

    La japano Sakai Shoichi naskiĝis en Nagano, Japanio. En la jaro 1932 li iris al Ĉinio, kaj servis kiel fotisto de la japana armeo. Post liberigo de Ji'nan li kaj aliaj japanaj spionoj ne forlasis Ĉinion, sed restis por kolekti informojn. En la 11a de aprilo 1951 li estis arestita de la buroo de la publika sekureco en Ji'nan, kaj en la 19a de januaro 1953 li estis kondamnita de la milita juĝejo de la ji'nan-a garnizona generalejo al dek jaroj da mallibereco.

 

    La fotoj temas pri la japana agresado en nordorienta, norda, meza kaj suda Ĉinio kaj la atako al Perla Haveno. Li profunde konfesis sian krimon kaj la japanan agresadon al Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments