El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

La fondiĝo de la Kuomintanga Nankina registaro

| 2014-01-21
Bookmark and Share

    Post malvenko de la ĉina revolucio en 1927, la novaj kaj malnovaj militaristoj, subtenate de siaj imperiistoj-mastroj, komencis novan separatismon kaj bataladon unu kontraŭ alia.

 

    Batalo inter novaj militaristoj

 

    En julio de 1927 aperis du Kuomintangaj registaroj en suda Ĉinio, nome la Nankina registaro kun Ĉiang Kajŝek kiel la ĉefo kaj la Wuhan-a registaro regata de Wang Jingwei. Krome, troviĝis Guangxi-a militaristo Li Zongren subtenanta Ĉiang. En norda Ĉinio estis la Pekina registaro tenata de malnova militaristo Zhang Zuolin favorata de la japana imperiismo kaj praktikanta separatismon en norda kaj nordorienta Ĉinio. Troviĝis ankaŭ militaristo Yan Xishan en Shanxi-provinco kaj militaristo Feng Yuxiang en nordokcidenta Ĉinio, kiu kunlaboris poste kun la Komunista Partio de Ĉinio kaj kontribuis por la ĉina revolucio.

 

    Iris akraj politikaj bataloj kaj militaj konfliktoj inter Wang Jingwei kaj Ĉiang Kajŝek por la gvidanteco de Kuomintango. Fine Wang kaj lia registaro falis en malvenko. Ekde februaro de 1928 Ĉiang Kajŝek monopoligis la militan kaj politikan potencojn de la Kuomintanga Nankina registaro.

 

    Aprile de 1928, Ĉiang Kajŝek en kunago kun militaristoj Li Zongren, Feng Yuxiang kaj Yan Xishan, faris ekspedicion kontraŭ Zhang Zuolin, konkeris Pekino en junio kaj elpelis liajn fortojn el norda Ĉinio. Ĉar Zhang ne kontentigis la postulon de la japana imperiismo pri anekso de nordorienta Ĉinio, li estis mortigita de japana trupo per dinamito submetita sur lia vojo al nordorienta Ĉinio. Antaŭ la fortoj de la japana imperiismo, Ĉiang Kajŝek ne kuraĝis daŭrigi sian marŝon al nordorienta Ĉinio kaj sin turnis al utiligo de la kontraŭdiro inter Japanio kaj Zhang Xueliang, filo de Zhang Zuolin. Dank' al la pacigo de la usona ambasadoro en Ĉinio, Ĉiang Kajŝek obeigis Zhang Xueliang al la Nanjing-a registaro. Kaj tiam aperis en Ĉinio situacio de portempa unueco.

 

    En januaro de 1929, je preteksto de malarmado, Ĉiang Kajŝek intencis malgrandigi la armitajn fortojn de ĉiuj aliaj militaristoj por pluapaŝe firmigi sian aŭtokration. Sed lia intenco trafis ilian oponon. Sekve Ĉiang rekomencis novan militagadon. Ĉiang levis ekspedicion kontraŭ Li Zongren en marto kaj kontraŭ Feng Yuxiang en oktobro. La sekvantan aprilon iris arda batalo inter la trupoj de Ĉiang kaj la unuigita armeo de Feng kaj Yan, kaj Ĉiang venkis siajn rivalojn. Li ne nur militis kontraŭ siaj politikaj kontraŭuloj, sed ankaŭ semis malakordon inter ili aŭ per granda monsumo subaĉetis ilin, kaj tiamaniere frakasis ilin aparte. Lian rapidan venkon oni ŝuldis al liaj multegaj trupoj kaj, pli grave, al la grandaj milita kaj ekonomia helpoj de la usona imperiismo.

 

    Nova kompradoro de imperiismo

 

    Post sia fondiĝo la Nankina registaro ne ŝanĝis la duonkolonian pozicion de Ĉinio, kaj same servis kiel agento de imperiismo en ĝiaj subpremado kaj ekspluatado al la ĉina popolo. En diplomatio ĝi agnoskis ĉiujn neegalajn traktatojn subskribitajn de la antaŭaj ĉinaj registaroj kaj imperiismaj landoj kaj entreprenis diplomatiajn agadojn humiligantajn la nacion kaj perfidantajn ĝiajn suverenajn rajtojn. En ekonomio ĝi servis kiel lojala kompradoro de imperiismo.

 

    Kiel ĉiuj scias, en 1929 okazis en la kapitalisma mondo serioza ekonomia krizo, kiu daŭris tri jarojn. Por sia eliro la imperiistoj prenis Ĉinion kiel lokon por deturni sian krizon. Inter 1928 kaj 1931, la imperiismaj landoj dumpingis grandan kvanton da siaj superfluaj produktaĵoj al la ĉina merkato, kio sufokis la nacian industrion de Ĉinio kaj bankrotigis ĝian kamparan ekonomion.

 

    Kiel registrite, ĉiujare antaŭ 1928 la malfavora saldo de komerco de Ĉinio estis maksimume 300 milionoj da juanoj, sed en 1931 ĝi kreskis ĝis 816 milionoj da juanoj. En 1914 la totala sumo de investo de imperiismaj landoj en Ĉinio estis pli ol 1.61 miliardoj da dolaroj, en 1931 ĝi kreskis ĝis 3.2 miliardoj da dolaroj kaj en 1936 leviĝis ĝis 4.285 miliardoj da dolaroj. El tiu sumo la japana investo konsistigis du trionojn. En 1931 la fervojo, kiun la fremdlandaj kapitalistoj mastrumis kaj regis en Ĉinio, konsistigis 84.3% de la totala longeco de la ĉinaj fervojoj, kaj en 1937—90.7%. La fremdlandaj ŝipoj tenis 82.8% de la totala tonelaro en la navigacio en Jangzi-rivero. La spindeloj de la tekstilaj fabrikoj, kiujn la fremdlandaj komercistoj administris en Ĉinio, konsistigis 46.2% de la totala kvanto de la spindeloj de Ĉinio, kaj iliaj teksmaŝinoj — 56.4% de la totala kvanto de la teksmaŝinoj en Ĉinio. En 1929 la Shanghai-a Elektra Kompanio, la plej granda en Ĉinio, fariĝis posedaĵo de la financa grupo de Rockefeller de Usono. Kaj, 99% de la ĉinaj ferminejoj estis monopoligitaj de Japanio.

 

    Ĉar la prousona grupo — Ĉiang Kajŝek kaj liaj kunuloj Song Ziwen kaj Kong Xiangxi (ambaŭ funkciis iam kiel financa ministro) —tenis la potencon de la Nanjing-a registaro, la usonaj ekonomiaj fortoj kreskis rapide en Ĉinio, usonaj konsilantoj laboris en iuj gravaj departementoj de la Nankina registaro kaj Usono regis ĝenerale ĝian ekonomion per investo kaj granda pruntedono. La kresko de la usonaj ekonomiaj fortoj en Ĉinio akrigis la kontraŭdiron inter Japanio unuflanke kaj Usono kaj Ĉiang aliflanke, kio estis unu el la kaŭzoj kial Japanio lanĉis poste agresan militon kontraŭ Ĉinio.

 

    Faŝisma regado kaj kruela ekspluatado

 

    La Nankina registaro de Ĉiang Kajŝek foje-refoje lanĉis grandskalajn militajn "ĉirkaŭekstermojn" kontraŭ la bazlokoj de la Komunista Partio, faris bruligojn, mortigojn kaj rabojn kaj praktikis spionan terorismon kontraŭ la popolo en la regionoj regataj de Kuomintango.

 

    En ekonomio la kvar grandaj monopolaj kapitalistaj grupoj kun Ĉiang kiel la ĉefo praktikis senprecedencan rabon kontraŭ la ĉina popolo. Kaj tiu rabo karakteriziĝis per tio, ke per siaj milita kaj politika potencoj, ili koluziis kun imperiismo, monopoligis la monajn aferojn, la industriajn kaj komercajn entreprenojn kaj ĉiujn aliajn ekonomiajn kampojn kaj formis grandegan monopolan burokrat-kapitalistan grupon. En 1936 la kapitalo de la kvar grandaj bankoj en iliaj manoj konsistigis 59% de la totala kapitalo de la ĉinaj bankoj, kaj la biletoj emisiitaj de ili — 78%.

 

    La kvar kapitalistaj grupoj alprenis ĉefe la jenajn rimedojn por rabo de riĉaĵoj: Unu estis prunti monon de fremdlandanoj. Sole la t.n. "kotona kaj tritika pruntoj" prenitaj el Usono atingis 20 milionojn da dolaroj. Alia estis senbride emisii obligaciojn. En 1927 estis emisiitaj nur du specoj de obligacioj kun valoro de 70 milionoj da juanoj, kaj en 1931 jam estis sep specoj kun valoro de 466 milionoj da juanoj. La tria estis kolekti multegajn impostojn de la popolo. En la 30-aj jaroj la Nanjing-a registaro postulis multspecajn impostojn kaj monoferojn, kiaj aperis neniam antaŭe. Sole la kromterimposto, kiun ĝi kolektis de la kamparanoj, estis kelkoble, eĉ dekoble pli multa ol la terimposto mem.

 

    La ĉina popolo vivis tre mizeran vivon pro subpremado de imperiismo, feŭdismo kaj burokrat-kapitalismo. Laŭ nekompleta statistiko, sole en 1930, 500,000 laboristoj perdis sian okupon; precipe al la vasta kamparanaro mankis greno kaj vestoj, kaj kiam okazis natura katastrofo, miloj kaj dekmiloj da kamparanoj mortis de malsato. En 1929 kaj 1930 sole en la ses provincoj en sudokcidenta Ĉinio mortis de malsato 16.2 milionoj da homoj. Krome, la Kuomintang-a regado grave damaĝis la interesojn de la nacia burĝaro, kies entreprenoj bankrotadis pro la rabado kaj subpremado fare de la imperiistoj kaj la kvar grandaj kapitalistaj grupoj. Laŭ la informo de la Nankina registaro, en 1928 la novaj fabrikoj registritaj ĉe la registaro estis 250 kun kapitalo de pli ol 117.84 milionoj da juanoj, kaj en 1931 sin registris ĉe la registaro nur 113 fabrikoj kun kapitalo de 27.69 milionoj da juanoj, t. e. je 76.5% malpli multe ol la antaŭa. Rilate iujn ĉefajn branĉojn de la ĉina nacia industrio en Ŝanhajo, en 1930, 65 el la 97 silkaj fabrikoj ĉesis labori kaj la 182 cigaredaj fabrikoj reduktiĝis ĝis 64; en 1934, 14 el la 19 tekstilaj fabrikoj de ĉinaj komercistoj malgrandigis sian produktadon aŭ ĉesigis sian laboron.

 

    La reakcia regado de Ĉiang Kajŝek multe malgrandigis la fortojn de Ĉinio, ke ĝi fariĝis objekto de tretado de imperiismaj landoj. Samtempe tio devigis la ĉinan popolon iri la vojon de unuiĝo kaj sinsavo. Sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio, ĝi disvolvis la ardantan revolucian movadon kaj batalis por renversi la diktatoran regadon de Ĉiang Kajŝek kaj fondi novan Ĉinion sendependan, liberan kaj potencan.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments