Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Nova politiko de Ĉinio pri la familia planado

| 2014-01-21
Bookmark and Share

de LI SI

 

     Fronte al la loĝantaro maljuniĝanta kaj infanoj malmultiĝantaj, la politiko de Ĉinio pri la familia planado praktikata jam pli ol 30 jarojn vizaĝas al novaj defioj. En la lastaj jaroj, pluraj membroj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio prezentis proponojn por ĝustigi la politikon pri la familia planado surbaze de la reala situacio kaj permesi naski la duan infanon al la geedzoj, unu el kiuj estas sola infano en la familio.

 


Afiŝo de la nova ĉina politiko pri du infanoj  

 

    La Decido pri gravaj problemoj rilataj al kompleksa profundigo de reformado aprobita en la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio reformis la politikon de la lando pri la familia planado, kiu estas praktikita dum longa tempo. La Decido pri gravaj problemoj rilataj al kompleksa profundigo de reformado montris, ke sub la premiso observi la fundamentan politikon de la ŝtato pri la familia planado, oni startigos novan politikon permesi al la geedzoj, unu el kiuj estas sola infano en la familio, naski duan infanon. 

 

    Signifoplena estas la ĝustigo de la politiko pri la familia planado

 

    La grandnombra loĝantaro estas unu el la ĉefaj trajtoj de la fundamenta cirkonstanco de Ĉinio en longa tempo. Por regi la rapide kreskantan loĝantaron, mildigi la premon de resursoj kaj la konflikton inter homoj kaj medio, ekde la malfrua periodo de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ĉinio komencis laŭgrade kaj strikte apliki la politikon pri la familia planado, ke paro da geedzoj rajtas naski nur unu infanon, kaj estas pledataj malfruaj geedziĝo kaj nasko kaj eŭgenika naskado. Por kamparaj loĝantoj, nacimalplimultoj kaj aliaj specialaj homgrupoj oni efektivigas la politikon pri du infanoj laŭkondiĉe.

 

    En certa historia periodo, la politiko pri la familia planado havis sian pozitivan signifon. Sed kun la disvolviĝo de la ekonomio kaj socio kaj ŝanĝiĝo de la loĝantara strukturo, la longtempa praktikado de ĉi tiu politiko sen reformo alportas ankaŭ negativan efikon al la estonta evoluo. Tial, multaj fakuloj kaj erudiciuloj opinias, ke gravan signifon havas la nova politiko permesi al la geedzoj, unu el kiuj estas sola infano en la familio, naski du infanojn.

 


En gaja etoso  

 

    "La politiko pri solinfano havas ja kontribuon por la rapida kresko de la ĉina ekonomio, ĉar ĝi evidente pliigas la deponmonon en bankoj, dank’al tio Ĉinio povas havi ankaŭ grandan ŝparmonon en bankoj kvankam la enspeza nivelo estas tre malaltaj," diris s-ro Wang Jianmao, prof. de la Ĉina Eŭropa Internacia Komerca Lernejo al raportisto en intervjuo. "Sed 30 jarojn poste, la daŭra praktikado de tiu ĉi politiko kaŭzos tre evidente pli da malbonoj ol la bonoj." Wang Jianmao rimarkigis ke de la politiko pri la solinfano rezultos serio da malbonaj konsekvencoj baldaŭaj kaj longtempaj: ekz., nesufiĉa konsumado, malekvilibro de nedaŭrigebla aĝa strukturo kaj seksa strukturo, "en reformo de la nunaj rimedoj de la ekonomia kresko, la konsumo devus okupi pli grandan proporcion, se oni ne ĝustigos la politikon, Ĉinio neeviteble maljuniĝos aŭ kadukiĝos antaŭ ol sin riĉigi, kaj ne estos rimedoj por daŭrigi altan kreskon de la ekonomio." 

 

    "La plej granda danĝero, kiun alfrontas la tuta loĝantaro de Ĉinio, estas ĝia serioza maljuniĝo. Kvankam la ĉina loĝantaro daŭre kreskas, sed laŭ la datumoj liveritaj de la 6a ĝenerala nacia censo de Ĉinio, la proporcio de la loĝantoj en la aĝoj de 0-14 jaroj falis de 33,6% en la jaro 1982 al 16,6% nuntempe, sed la proporcio de tiuj en la aĝo de pli ol 65 jaroj leviĝis de 4,9% pli ol 30 jarojn antaŭe al 8,9% nuntempe, kaj preskaŭ ĉiuj naciaj censoj en la lando faritaj en la pasintaj 20 jaroj montris ke la nasko de Ĉinio estas en tre malalta nivelo inter 1,3% kaj 1,5%, kaj laŭ la statistiko farita de la 6a ĝenerala nacia censo en la lando la proporcio de nasko en Ĉinio estas nur 1,18%. Antaŭe, oni ĉiam maltrankviliĝis pro resaltiĝo de la nasko, fakte, tio ne aperas, sed antaŭtempe alvenas la maljuniĝo. S-ro Guo Zhigang, prof. de la fakultato pri sociologio de la Pekina Universitato, diris: "La nuntempe akiritaj datumoj montras ke la proporcio de la ĉinaj maljunuloj senĉese leviĝas, je tio antaŭvideblas ke Ĉinio alfrontos pli gravajn sociajn problemojn se la nun praktikata politiko pri la familia planado restas senŝanĝa."

 

    En ĉi tiu kunteksto, la politiko pri la familia planado de Ĉinio estas en la historia ŝlosila tempo por sin ĝustigi.

 

    Favore al la longtempa ekvilibra disvolvo de la loĝantaro

 

    La Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado de Ĉinio esprimis, ke post eniro en la 21-an jarcenton, la totala naskado de ĉinaj virinoj restas stabile falanta. Sekve de la disvolviĝo de la ekonomio kaj tiu de la socio, plibonigo de la socia sekureco, kresko de la enspezoj de la popolanoj kaj precipe leviĝo de la nivelo de urbanizado, eblas daŭra reduktiĝo de la naskado de virinoj. Do, permesi al la geedzoj, unu el kiuj estas sola infano en la familio, naski du infanojn, iom post iom adapti kaj renovigi la politikon pri la familia planado akordiĝas al la evoluo de la loĝantaro, helpas stabiligi modere malaltan indicon de naskado kaj favoras al la longtempa ekvilibra evoluo de la loĝantaro.

 

    Iuj maltrankviliĝas, ke aperos granda kresko de la loĝantaro post praktiko de la nova politiko pri du infanoj, kaj tio superos la eltenan kapablon de la socio.

 


Iuj esprimas en la enketo, ke ili ne volas naski la duan infanon.  

 

    Laŭ statistiko farita de la Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado de Ĉinio, proksimume 50%-60% de la 15-20 milionoj da enketitaj geedzoj en la naskaj aĝoj pretas havi la duan infanon laŭ la nova politiko pri la familia planado. Tio montras ke preskaŭ duono malemas naski la duan infanon. 

 

    Zhai Zhenwu, membro de la komitato de fakuloj sub la Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado de Ĉinio, diris ke la longe praktikita politiko pri la familia planado ne validas por la kamparanoj, pro tio troviĝas en la kamparo multe malpli da sol-infano ol en urboj. Pro tio, la nova politiko pri la familia planado ĉefe influas la urbajn geedzojn. Tamen, tiuj homoj en diversaj urboj havas malsamajn volojn por la naskado. Zhai Zhenwu diris: "Malmultaj geedzoj en grandaj urboj, kiaj en Pekino kaj Ŝanhajo, esperas la duan infanon, sed en mezaj kaj malgrandaj urboj multaj geedzoj en la naskaj aĝoj deziras la novan politikon pri la familia planado, por povi laŭleĝe naski la duan infanon."

 

    "Pro limigo de la reala medio kaj altiĝo de la kosto por kreskigi infanon, multaj geedzoj ne blinde sekvos la novan politikon pri nasko de la dua infano." Yin Zhigang, vicdirektoro de iu pekina instituto pri loĝantaro, diris ke pro leviĝo de la elspezo por la vivo kaj tiu por la edukado al la infano, formiĝas la pensmaniero pri malmulta nasko en la juna generacio en la naska periodo.

 

    Plurflankaj taksoj montras, ke post lanĉo de la nova politiko pri la familia planado, precipe en la unuaj 4-5 jaroj post la praktikado de la nova politiko, la totala naska proporcio estos pliigita en urboj kaj en kamparo, kaj poste la nombro de novnaskitoj komencos malpliiĝi. Tiele, la nova politiko pri la familia planado estos iagrade mildigi maljuniĝon de la ĉina loĝantaro, tamen ĝi igos ankoraŭ malalt-nivelan naskon en la venonta periodo.

 

    Malgraŭ tio, multaj erudiciuloj esprimis sian maltrankvilon pri tio. Fama klerulo Ye Tan opinias, ke la elteneco de rimedoj estas ja en sia limo, se la homoj kun malaltaj enspezoj multe naskos idojn, ĉu estos sufiĉe da kostoj por solvi la nunan problemon? Sun Juntao, direktoro de la komisiono pri loĝantaro kaj familia planado de la urbo Jinan, diris ke nasko de la duaj infanoj en la sama periodo estigos la premon de edukado kaj dungado, tio estas aferoj por konsideri.

 

    Plifortigi la potencon de la ekonomia disvolviĝo

 

    Raporto farita de la Ŝtata Buroo de Statistiko de Ĉinio montras, ke ĉe la fino de la jaro 2012, la nombro de la ĉinoj en la aĝoj de 15 ĝis 59 jaroj malpliiĝis por la unua fojo je 3,45 milionoj kompare kun la sama periodo de la jaro 2011. La "demografia dividendo" de Ĉinio alfrontis turn-punkton en la jaro 2013, kaj poste ĝi malaperos, tio aludas ke moderiĝos la rolo de la demografiaj faktoroj en la ekonomia kresko kaj ke ĝi fariĝos negativa kontribuo.

 

    Brita ekonomikisto Edwin Cannan (1861-1935), fondinto de la teorio pri optimuma loĝantaro, opiniis ke en iu lando aŭ regiono ekzistas en ajna tempo la ekonomia punkto de maksimuma gajno, kiam la laborfortoj estos pli aŭ malpli ol tiu ĉi kvanto, tio kaŭzos malkreskon de enspezoj. La loĝantaro en la "maksimuma profit-punkto" do estas la plej taŭga. La deirpunkto de la ĝustigo de la politiko pri la familia planado celas esplori kaj trovi la "optimuman loĝantaron" por atingi maksimuman profiton pere de la politika gvidado.

 

    Laŭ pritaksoj, la nova politiko pri la familia planado ebligos al la ĉina loĝantaro atingi 1,453 miliardojn en la jaro 2030, pli multe ol nuntempe je 15 milionoj da homoj, kaj laŭ la antaŭkalkulo la nombro de la ĉina loĝantaro kreskos al 1,385 miliardoj en la jaro 2050, je 50 milionoj pli multe ol la nuntempa naskokvanto.

 

    15 jarojn post la praktikado de la nova politiko pri la familia planado, komencos pliiĝi la laborfortoj. En la jaro 2030, la nombro de la laborfortoj en la aĝoj inter 15 kaj 59 jaroj supozeble pliiĝos de 875 milionoj al 877 milionoj en la jaro 2030 kaj de 700 milionoj al 726 milionoj en la jaro 2050. Prof. Yuan Xin el la Instituto pri Loĝantaro kaj Disvolvado de la universitato Nankai taksis ke post praktikado de la nova politiko pri la familia planado, la maljuniĝa nivelo de Ĉinio malgrandiĝos de 24,1% al 23,8% en la jaro 2030 kaj de 34,1% al 32,8% en la jaro 2050.

 


Feliĉaj infanoj  

 

    Je la kreska perspektivo, nove naskitaj beboj bezonas 15 aŭ 20 jarojn por fariĝi laborfortoj, do ĝenerale estas malfacile ŝanĝi ĉi tiun malpliiĝan tendencon de laborfortoj de Ĉinio, tamen tiu ĉi falo povus malrapidiĝi. En ĉi tiu procezo, Ĉinio havos eblecon akceli reformadon de la eduka sistemo kaj tiun de la pensia sistemo por plibonigi la homan kapitalon. 

 

    S-ro Liu Ligang, ĉef-ekonomikisto de la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Bank-Grupo Limigita en Ĉinio atentigis, ke nur la nova politiko pri la familia planado ne venigos fluson de beboj nek kondukos Ĉinion al la superloĝantaro, kaj en la venontaj 10 jaroj multiĝos en la lando nur 9-15 milionoj da beboj. Sed la malstreĉo de la politiko povas formi pli fortan publikan bazon kaj pliigi la movforton de la ekonomia evoluo por meza kaj longa tempo. Liu Ligang diris, ke la stabila praktikado de la nova politiko pri la familia planado far Ĉinio eble alportos pozitivajn efektojn al la ekonomia kreskado post la jaro 2030. La ĝustigo de la politiko pri la familia politiko far Ĉinio ne pozitive influas al la potenciala kreska proporcio de la malneta enlanda produkto en la mallonga tempo, kaj eĉ la negativa influo estas tre malforta. Sed longtempe, kiam la nova generacio de la laborfortoj naskitaj post praktikado de la nova politiko pri la familia planado iros en la labormerkaton, relative evidentos la pozitiva efekto de la ĝustigo de la supre menciita politiko al la potenciala kresko.

 

    Ekonomikisto Deng Yuwen diris, ke la nova politiko pri la familia planado ŝanĝos la strukturon de ĉinaj tradiciaj familioj, plibonigos familiajn funkciojn ekonomian kaj socian, altigos familian kapablon en rezisto kontraŭ riskoj kaj plifortigos evoluan kapablon familian. Ĉio ĉi garantios daŭrigeblan kaj sanan disvolviĝon de la ĉina ekonomio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments