El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

La Nanchang-a Leviĝo

| 2014-01-21
Bookmark and Share

    Historia fono

 


La Nanchang-a Leviĝo (Olepentraĵo) 

 

    Malsukcesis la Unua Granda Revolucio de la ĉina popolo, okazinta en la periodo de 1924-1927. Por starigi sian regadon, Ĉiang Kajŝek praktikis teroron kaj kruele subpremis revoluciajn fortojn, tial la tutlanda revolucio sin turnis en malaltan tajdon.

 

    Tamen la ĉinaj komunistoj ne estis timigitaj sed decidis lanĉi armitan leviĝon en Nanchang por savi la revolucion.

 

    Tiutempe la Komunista Partio jam gvidis parton da armeo en la Nacia Revolucia Armeo. Tiam la fortoj disponeblaj por ĝi estis jenaj: en Jiujiang, la 24-a kaj 25-a divizioj de la 11-a armeo, komandataj de Ye Ting, kiuj konsistis el 10,000 personoj kaj ĝuis honoran titolon "Fera Armeo" en la Norden-Ekspedicia Milito; la 20-a armeo el ĉ. 20,000 personoj, komandata de fama generalo He Long, kiu multfoje faris brilan meriton en la Norden-Ekspedicia Milito kaj estis forte influita de la Kompartio; en Nanchang, la Tria Oficirotrejna Regimento gvidata de Zhu De; kaj en Wuhan, la Gvardio de la Wuchang-a Nacia Registaro kaj kursanoj de la Wuhan-a Filio de la Centra Milita kaj Politika Lernejo. La supre menciitaj fortoj, kiuj povis koncentriĝi en Nanchang, konsistis sume el pli ol 30,000 personoj. Sed en Nanchang tiam la malamiko havis nur kvar regimentojn kun 6,000 personoj. Ĉio ĉi tio estis favoraj kondiĉoj por la leviĝo.

 

    Preparo por la leviĝo

 

    En la lasta tagdeko de julio la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio decidis rapide koncentri tiujn trupojn al Nanchang por fari la leviĝon. Tiam kuomintangaj militaristoj Zhang Fakui, Zhu Peide k.a. kunvenis en Lushan de Jiangxi (Gianghi)-provinco kaj ordonis, ke He Long kaj Ye Ting venu al kunveno sur Lushan, intencante eksigi ilin je komandanteco. Por ne fali en la kaptilon de la malamiko, Ye Jianying, He Long kaj Ye Ting decidis ne iri al Lushan sed tuj movi siajn trupojn al Nanchang. En la 27-a kaj la 28-a de julio, Ye Ting kaj He Long, unu post alia, venis al Nanchang kun siaj trupoj.

 

    Tiam Zhou Enlai estis komisiita de la Centra Komitato de KPĈ kiel sekretario de la Fronta Partia Komitato kaj gvidis la leviĝon. Li atingis Nanchang je la 27-a de julio kaj okazigis kunvenon en la Granda Hotelo de Jiangxi. En la kunveno stariĝis la ĝenerala komandejo de la armita leviĝo kun He Long kiel ĉefkomandanto.

 

    En la mateno de la 30-a, kiam la prepara laboro por la leviĝo estis fundamente plenumita, dekstra oportunisto Zhang Guotao kiel reprezentanto de la Centra Komitato de KPĈ haste venis al Nanchang kaj oponis kontraŭ la leviĝo per diversaj pretekstoj. Zhou Enlai k. a. faris pinto-kontraŭ-pintan batalon kontraŭ Zhang kaj montris ke la leviĝo ne povas esti prokrastita. La erara opinio de Zhang estis neita. Sed pro lia ĝenado la difinita dato de la leviĝo je la 30-a estis prokrastita. Fine la Fronta Partia Komitato decidis, ke la leviĝo estos farita je la 4-a horo matene de la 1-a de aŭgusto. Pro perfido de iu oficiro, la plano refoje ŝanĝiĝis kaj la leviĝo okazis pli frue je du horoj.

 

    Procedo de la leviĝo

 

    Posttagmeze de la 31-a de julio, la ĝenerala komandejo rapide disdonis la planon kaj ordonon pri la leviĝo al ĉiuj siaj trupoj. Ricevinte la ordonon, la soldatoj tuj entuziasmiĝis kaj estis pretaj al batalo. Vespere la tuta urbo Nanchang estis milite regata. Je la 2-a horo matene de la 1-a de aŭgusto, pafoj rompis la noktan kvieton kaj tiel komenciĝis la leviĝo sub la gvido de Zhou Enlai, Zhu De, He Long, Ye Ting kaj Liu Bocheng. Tuj poste la leviĝintaj trupoj ekfaris pafadon kaj kanonadon al ĉiuj garnizonejoj de la malamiko en la urbo.

 

    Antaŭ la leviĝo la ĝenerala komandejo de la malamiko jam ricevis informon pri la leviĝo kaj faris sufiĉan preparon por blokadi ĉefajn trapasejojn al la 20-a armeo gvidata de He Long, kiu suferis obstinan rezistadon de la malamiko. Gvidate de He Long, Liu Bocheng k. a. la leviĝintaj trupoj faris bravan sturmadon. Post tri-hora intensa batalado la malamiko fiaskis kaj kapitulacis.

 

    Je la tagiĝo de la 1-a de aŭgusto, la pafado ĉesis kaj la leviĝo sukcesis. La leviĝintaj trupoj kun 30,000 personoj estis reorganizitaj en tri armeojn, He Long fariĝis ĉefkomandanto kaj armeestro de la 20-a armeo, Ye Ting ĉefkomandanto de la fronto kaj armeestro de la 11-a armeo kaj Zhu De vicarmeestro de la 9-a armeo.

 

    Kontraŭatako de la malamiko

 

    La venko de la Nanchang-a Leviĝo kolerigis la malamikon, kaj Ĉiang Kajŝek kolektis de diversaj lokoj grandan nombron da trupoj por ataki Nanchang. Vizaĝe al la sieĝado de la forta malamiko, la Fronta Partia Komitato decidis, ke la leviĝintaj trupoj sin retiru el Nanchang kaj marŝu suden al Guangdong-provinco. Je la 5-a de aŭgusto la trupoj forlasis, unu post alia, la urbon Nanchang kaj sin direktis suden. Ĉe la urbo Rentian norde de Ruijin ili havis intensan batalon kontraŭ la malamiko, kiu baris al ili marŝadon. Konkerinte Ruijin kaj Huichang, ili turniĝis al Changting kaj Shanghang de Fujian-provinco kaj poste marŝis al Chaozhou kaj Shantou de Guandong-provinco.

 

    Je la 24-a de septembro, la leviĝintaj trupoj eniris en Chaoshan. Pro la longa militirado la trupoj tre laciĝis kaj ne ricevis necesan aldonon de soldatoj. Kaj la malamiko koncentris siajn fortojn ĉirkaŭ Chaoshan, kaj sieĝis ilin helpate de militŝipoj de Britio, Japanio, Usono kaj aliaj landoj. La leviĝintaj trupoj perdis la batalon ĉe Tangkeng kaj multaj soldatoj oferis sian vivon.

 

    Por konservi revoluciajn fortojn, Zhu De kaj Chen Yi kolektis la sieĝrompintajn trupojn kaj gvidis ilin al la Limregiono de Hunan, Guangdong kaj Jiangxi por fari tie gerilan militon. En aprilo de 1928, la trupoj gvidataj de Zhu De kaj Chen Yi venis al Jinggang-montaro kaj kuniĝis kun la trupoj gvidataj de Mao Zedong, kaj ili fondis la 4-an Armeon de la Laborist-Kamparana Ruĝa Armeo. Zhu De laboris kiel armeestro, Mao Zedong partia komisaro, Chen Yi estro de politika departemento. Ekde tiam ili komencis gerilan militon en montregionoj kaj kamparo.

 


Gongyuan, kie arde batalis la armeanoj de la Nanchang-a Leviĝo, nun estas la parko "Unua de Aŭgusto". 

 

    La kaŭzoj de la malsukceso

 

    La kaŭzoj de la malsukceso de la Nanchang-a Leviĝo kuŝas en tio, ke la fortoj de la malamiko multe superis tiujn de la leviĝintaj trupoj kaj al la revolucia gvidantaro mankis ĝusta agaddirekto post la leviĝo. Strategie ili erare opiniis, ke por daŭrigi la revolucion oni devas okupi ekskluzive grandajn urbojn post la leviĝo. Tial la trupoj marŝis suden por kapti la urbon Guangzhou (Kantono) kaj refoje fari norden-ekspedicion. Pro longtempa marŝado en varmega kaj humida vetero, ili suferis seriozan perdon.

 

    Kiam la trupoj atingis la urbojn Chaozhou kaj Shantou post longa marŝado, imperiismaj kaj kuomintangaj militŝipoj jam blokadis la marbuŝon de Chaoshan kaj malebligis al ili la alvenon de helpaj trupoj. Pro ĉio supredirita la leviĝo malsukcesis.

 

    Historia signifo

 

    La unua pafo farita de la Nanchang-a Leviĝo je la 1-a de aŭgusto al la kuomintangaj reakciuloj plene montris revolucian spiriton de la ĉina popolo en sentima kaj senlaca batalo kontraŭ potencaj malamikoj, levis la batalan volon de la revolucia popolo kaj puŝis la popolan revolucion senĉese antaŭen. Post la Nanchang-a Leviĝo, eksplodis la Aŭtunrikolta Leviĝo kaj Kantona Leviĝo. Sekve stariĝis la kamparaj revoluciaj bazlokoj Jinggang-montaro, Okcidenta Limregiono de Hunan-Hubei kaj Hubei-Henan-Anhui-Limregiono. En la bazlokoj oni faris agraran revolucion kontraŭ-feŭdisman kaj starigis popolajn armitajn fortojn. De tiam la ĉina revolucio eniris en sian novan historian periodon de batalo kontraŭ armita kontraŭrevolucio per armita revolucio.

 

    Por memori la Nanchang-an Leviĝon, la Centra Registaro de la Ĉina Laborist-kamparana Demokratia Respubliko difinis en 1933: La 1-a de aŭgusto estas naskotago de popolaj armitaj fortoj — la Laborist-Kamparana Ruĝa Armeo. Post la Liberiĝo la 1-a de aŭgusto estas difinita kiel naskotago de la Ĉina Popola Liberiga Armeo.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments