El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Aŭtunrikolta Ribelo kaj Guangzhou-a Ribelo

| 2014-01-21
Bookmark and Share

    La Unua Granda Revolucio, kiu oponis kontraŭ imperiismo kaj feŭda militarismo malsukcesis pro la perfido de kuomintangaj dekstruloj kun Ĉiang Kajŝek kaj Wang Jingwei kiel ĉefoj. Por oponi kontraŭ arma subpremado de malamikoj, la Komunista Partio de Ĉinio faris la Nanchang-an Ribelon je la 1-a de aŭgusto 1927, Aŭtunrikoltan Ribelon kaj Guangzhou-an Ribelon en septembro kaj decembro de la sama jaro.

 

    Konferenco de la 7-a de aŭgusto kritikis dekstreman eraron de Chen Duxiu

 

    En la 7-a de aŭgusto 1927 la Centra Komitato de KPĈ sekrete okazigis urĝan konferencon en Hankou (la nuna Wuhan) sub la blanka teroro de Kuomintango. Sub prezido de Qu Qiubai (1899-1935), la konferenco kritikis eraron de Chen Duxiu, kiu rezignis gvidantecon en la revolucia unuecfronto, oponis kamparanan movadon kaj senarmigis la revoluciajn fortojn. La konferenco decidis uzi arman batalon kontraŭ la subpremado de kuomintangaj reakciuloj, eksigis Chen Duxiu je lia ofico de la ĝenerala sekretario de la Partio, elektis la novan provizoran politikan buroon de la Centra Komitato kun Qu Qiubai kiel estro, ellaboris la taskon fari agraran revolucion kaj arman batalon kontraŭ la masakro de kuomintangaj reakciuloj kaj renversi regadon de Kuomintango, kaj decidis fari Aŭtunrikoltan Ribelon en la provincoj Hunan, Hubei, Jiangxi kaj Guangdong.

 

    Aŭtunrikolta Ribelo

 


Mao Zedong en la Aŭtun-rikolta ribelo (ole-pentraĵo)

 

    Post Konferenco de la 7-a de Aŭgusto Mao Zedong venis al Hunan-provinco por organizi kaj gvidi Aŭtunrikoltan Ribelon. En la mezo de aŭgusto, li atingis Changsha, la ĉefurbon de Hunan-provinco, okazigis kunvenon por transdiri la spiriton de la Konferenco de la 7-a de Aŭgusto, reorganizis la provincan komitaton de la Partio. Oni diskutis kaj ellaboris la planon de Aŭtunrikolta Ribelo de Hunan, kaj fondis la Frontan Partian Komitaton kun Mao Zedong kiel la sekretario por gvidi la ribelon. La ĉefaj fortoj de la ribelo estis la gvardia regimento de la Wuhan-a Nacia Registaro, la armitaj laboristoj de la Anyuan-a Karbominejo kaj kamparanaj memdefendaj trupoj, gvidataj de KPĈ. La tri regimentoj kun 5,000 insurgentoj kampadis en tri lokoj pli ol 100 kilometrojn oriente de Changsha. La celo de la ribelo estis konkeri Changsha.

 

    Je la 9-a de septembro, la ribelantoj donis signon de la ribelo per detruo de fervojoj en du lokoj kondukantaj al Changsha. Poste la ribelantoj atakis vilaĝojn kaj guberniajn urbojn. La insurgentoj konkeris du guberniojn Liling kaj Liuyang oriente de Changsha. Sed la malamiko estis forta kaj la insurekciaj trupoj suferis seriozan perdon en intensaj bataloj. Fine 1,500 personoj el ili nur postvivis kaj devigite retiriĝis el Liling kaj Liuyang.

 


Armiloj uzitaj dum la Aŭtunrikolta Ribelo

 

    Starigo de Jinggang-montara Bazo

 

    Post la malsukceso de la ribelo Mao Zedong kolektis disiĝintajn ribelantojn ĉe Wenjiashi, urbeto ĉe la limo inter Hunan kaj Jiangxi. Tie Mao Zedong kunvokis kunvenon de la Fronta Partia Komitato. En la kunveno li analizis la situacion, dirante ke la malamiko estas forta dum la insurekcia trupo estas malforta. La revolucio de la tuta lando sin turnis en malaltan tajdon, kaj la ĉefaj fortoj de la malamiko koncentriĝis en grandaj urboj. Tial, por konservi kaj disvolvi revolucian forton, la insurekcia trupo ne devas ataki grandajn urbojn, sed devas turni sin al kamparo, kie la malamikaj fortoj estas malgrandaj. Li proponis fondi bazon en Jinggang-montaro inter Hunan kaj Jiangxi. Tie la montoj estas danĝeraj kaj malfacile atakeblaj. Cetere la montregiono Jinggang estas fore de grandaj urboj, havas aŭtarcian ekonomion, la malamiko havas al ĝi malstreĉan regadon, kaj ni povos profiti el konfliktoj inter lokaj militaristoj de ambaŭ provincoj. La opinio de Mao Zedong estis akceptita de plejparto de la kamaradoj. Tial la trupo marŝis al Jinggang-montaro. Survoje la insurekcia trupo estis atakita de forta malamika trupo kaj centoj da personoj estis perditaj. Veninte al la montaro, la trupo estis regata de deprimiĝo kaj ŝanceliĝo kaj ofte okazis al ĝi dizerto.

 

    Mao Zedong ĝustatempe decidis reorganizi la restantajn personojn en unu regimenton kaj deklaris, ke tiuj, kiuj volas malmobilizi sin, povos foriri kaj ricevi vojaĝkoston. En la trupo partiaj organizoj estis starigitaj kaj tial la trupo estis metita sub firman gvidon de la Partio. Samtempe estis aboliciitaj la kutimoj de malnova armeo, ekzemple oficiroj rajtis laŭvole bati kaj insulti soldatojn kaj granda estis la diferenco de la soldoj inter oficiroj kaj soldatoj. Kaj en la trupo estis praktikitaj novaj reguloj, nome egala rajto, demokratio kaj solidareco inter oficiroj kaj soldatoj. Tio estis embrio de la novtipa popola armeo starigita de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĝuste sur tiu bazo stariĝis la Ĉina Popola Liberiga Armeo.

 

    Oktobre de 1927, Mao Zedong kondukis sian trupon al Jinggang-montaro. Poste alvenis ankaŭ Zhu De, Chen Yi kaj Peng Dehuai unu post alia kune kun siaj trupoj. Tie fondiĝis la unua bazloko de la ĉina revolucio.

 


Loko en Wenjiashi, kie kuniĝis la insurgentoj de la Aŭtun-rikolta Ribelo 

 

    Dume malsukcesis ankaŭ ribeloj en la provincoj Jiangxi, Guangdong kaj Hubei pro la supereco de la malamikoj. La ribelintoj devigite turnis sin al kamparo kaj montregionoj kaj tie starigis kamparajn bazojn kaj persistis en batalo.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments