El Popola Ĉinio>头条新闻>

La packonserva taĉmento de Ĉinio al Libano plenumis la alternadon

| 2014-01-22
Bookmark and Share


En la ceremonio por alterna deĵorado de la ĉina taĉmento de la provizora trupo de UN en la suda Libano

 

    La 20-an de januaro la ĉina taĉmento de la provizora trupo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en la suda Libano okazigis en la kampadejo en la vilaĝo Hania en la suda Libano ceremonion por alterna deĵorado.

 

    La ceremonion partoprenis pli ol 300 homoj inkluzive de oficiroj kaj soldatoj de la trupo de UN en Libano, tiuj de la armeo de la libana registaro kaj gravaj membroj de la loka registaro. Tang Bing, nova komandanto, prenis la flagon de UN el la manoj de Nie Xuezheng, kiu finos la laboron de komandanto.

 

    En la ceremonio Patrick Forlan, vickomandanto de la trupo de UN en Libano, faris parolon. Li laŭdis la packonservan trupon de Ĉinio pro tio, ke ĝi elstare plenumis minbalaadon, paliso-starigon, konstruadon kaj konservadon de inĝenierado, humanisman savadon kaj aliajn taskojn, faris gravan kontribuon por longdaŭraj paco kaj stabileco de la suda Libano, gajnis honoron por la trupo de UN en Libano kaj ricevis respekton de lokaj popolamasoj.

 

    La 12-a packonserva inĝeniera taĉmento de Ĉinio al Libano kaj la 1-a grupo de la 11-a packonserva kuraca taĉmento de Ĉinio konsistantaj el 100 oficiroj kaj soldatoj atingis la taskan regionon en la suda Libano la 16-an de januaro. Ili daŭre plenumos minbalaadon, eksplodaĵ-elminadon, kontruadon kaj konservadon de inĝenierado, kuracadon de vunditoj, humanisman savadon kaj aliajn taskojn aranĝitajn de UN.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments