El Popola Ĉinio>头条新闻>

Unua signalo de Rosetta al la Tero post vekiĝo

| 2014-01-22
Bookmark and Share


Rosetta, kometa sondilo  

 

    La 20an de januaro la Eŭropa Spaciala Agentejo anoncis, ke tiutage je la 18a horo kaj 18 minutoj laŭ la Grenviĉa Meza Tempo la kalifornia stacio de la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio de Usono ricevis la unuan signalon, senditan de la eŭropa komet-sondilo Rosetta al la Tero depost la vekiĝo. Tio markis, ke Rosetta sukcese vekiĝis post 31-monata dormado kaj komencis laboron al iu kometo.

 

    Rosetta estis pafita al la spaco en la jaro 2004 por rendevui la kometon Churyumov-Gerasimenko. Laŭ plano, ĝi falos sur la kometon por sondi, kaj serĉi informojn pri formiĝo de la Suno kaj pri origino de la vivo.

 

    Por ŝpari energion Rosetta komencis profundan dormadon en junio de 2011 escepte de laboro de varmigilo kaj vekhorloĝo. Je la 10a horo de la 20a de januaro de 2014 laŭ la Grenviĉa Meza Tempo la vekhorloĝo de Rosetta ekfunkciigis la komputilon de la sondilo, kaj poste varmiĝis spur-naviga sistemo. Ses horojn poste la sondilo normaliĝis kaj sendis al la Tero la signalon de "vekiĝo".

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments