El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Aŭtunrikolta Ribelo kaj Guangzhou-a Ribelo (II)

| 2014-01-22
Bookmark and Share

    Kantona Ribelo — la lasta batalo de la granda revolucio

 


Sloganoj de la Kantona Ribelo  

 


Maŭzoleo de la martiroj en la Kantona Ribelo 

 

    Tuj post la Aŭtunrikolta Ribelo, eksplodis la Kantona Ribelo je la 11-a de decembro 1927. Kantono estis bazo de la Unua Granda Revolucio, kaj la tieaj laboristoj, kamparanoj kaj revoluciaj soldatoj estis harditaj en la revolucio. Tial la urbo havis favoran kondiĉon por la revolucio. Samtempe la regado de Kuomintango estis tre malstabila pro ĝiaj seriozaj internaj konfliktoj, kaj krome ĝia milita forto estis malgranda. Zhang Tailei (1898-1927), membro de la Politika Buroo kaj sekretario de la Guangdong-a Komitato de KPĈ, starigis la Revolucian Militan Komisionon por gvidi la ribelon kaj la Ruĝan Gvardion de sep taĉmentoj el pli ol 2,000 laboristoj spertaj en batalo.

 

    Estis la 3-a matene de la 11-a de decembro. En garnizonejo de la Instrua Regimento, Zhang Tailei, Ye Ting, Ye Jiangying, Nie Rongzhen donis ordonon pri la ribelo. Kvankam la Instrua Regimento estis trupo de Kuomintango, tamen ĝiaj membroj estis diplomitoj de la Wuhan-a Milita Lernejo. Sub la gvido de regimentestro Ye Jianying plejparto el ili subtenis la Komunistan Partion.

 


La sidejo de la Kantona Soveta Registaro

 

    Post duhora batalado, la urbo estis plejparte okupita de la ribelantaj trupoj. Je la 2-a posttagmeze, reprezentantoj de laboristoj, kamparanoj kaj soldatoj okazigis "Sovetan Kongreson" en la Unua Parko de Kantono. En la kongreso oni starigis Kantonan Sovetan Registaron kaj ellaboris serion da politikoj: altigi salajron de laboristoj; efektivigi 8-horan labortagon kaj produktadon sub kontrolado de laboristoj; ŝtatigi la agraron kaj disdoni ĝin al kamparanoj, soldatoj kaj senlaboruloj; senigi laborulojn je ĉiuj impostoj kaj ŝuldoj; alianciĝi kun Sovetunio kaj faligi imperiismon. Tiel naskiĝis proletara potenco — "Kantona Soveta Registaro" en la oriento de la mondo.

 


Parto de la komunistoj partoprenantaj en la Aŭtunrikolta Ribelo. La tria de maldekstre en la dua vico estas Mao Zedong. 

 

    La Kantona Ribelo kaj la fondiĝo de la Kantona Soveta Registaro konsternis kuomintangajn reakciulojn. Ili tuj metis sian internan konflikton flanken, komplotis kaj koncentris 50,000 soldatojn kaj atakis la urbon Kantono. Britio, Usono kaj Japanio sendis siajn kanonŝipojn por bombardi Kantonon, kaj surterigis marinfanteriojn por fari militan minacon. Vizaĝe al la sieĝa atako de fortaj malamikoj la insurgentoj faris mortan batalon kaj repuŝis kelkdekfoje la atakon de malamikoj. Dume la ribelantaj trupoj suferis grandan perdon de militistoj. Zhang Tailei, la gvidanto de la ribelo, oferis sian vivon. Sed la gvidantaro de la ribelo ne konsciis la seriozan situacion kaj ne turnis la trupojn al la kamparo, sed erare persistis en la urba batalo kontraŭ la forta malamiko. Post 3-diurna sanga batalo la ribelantaj trupoj malsukcesis kaj nur malgranda parto el ili sukcesis eltiriĝi el la urbo.

 

    La Kantona Ribelo estis la lasta batalo de la Unua Granda Revolucio de Ĉinio. Depost tio, la ĉina revolucio iris en malaltan tajdon.

 

    * * *

 

    Kvankam malsukcesis la Aŭtunrikolta Ribelo, Kantona Ribelo kaj la Nanchang-a Ribelo, tamen el tio la revolucio ĉerpis tre valoran lecionon. Nombro da komunistoj kun Mao Zedong, Zhu De, Fang Zhimin kaj aliaj kiel reprezentantoj komprenis, ke la ĉina revolucio ne devas mekanike imiti la vojon de la Oktobra Revolucio de Sovetunio pri arma insurekcio en urbego, sed devas kombini Marksismo-Leninismon kun la praktiko de la ĉina revolucio, apliki la metodon sieĝi urbegojn per kamparo kaj poste konkeri urbegojn. Kvankam postvivis nur malmultaj insurgentoj, tamen ili, kiel fajrero, povis iom post iom disvolviĝi en flaman incendion. Ĝis la jaro 1930, en la tuta lando stariĝis 15 revoluciaj bazoj, 13 armeoj de la Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo el pli ol 300,000 personoj dislokiĝis en pli ol 300 gubernioj de dekkelkaj provincoj, kaj persistis en batalo.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments